Saltu al enhavo

Brusio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zalende)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brusio (stacidomo).
Brusio
Blazono de Brusio
Brusio
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Bernino
Komunumaro Brusio
Koordinatoj  46° 15′ 32″ N 10° 7′ 29″ O / 46.25889 °N, 10.12472 °O / 46.25889; 10.12472 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 32″ N 10° 7′ 29″ O / 46.25889 °N, 10.12472 °O / 46.25889; 10.12472 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1146
Areo 46,29 km²
Alteco 780 m super marnivelo
Poŝtkodo 7743 Brusio
7744 Campocologno
7747 Viano
7748 Campascio
Komunumkodo 3551
Mapo de Brusio
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Brusio (en la germana lingvo Brüs, en la romanĉa lingvo Brüsch kaj en la itala lingvo Brusio) estas komunumo de la komunumaro Brusio kaj la distrikto Bernino en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Brusio situas en sudo de la Valo de Poschiavo, tra kiu fluas la rivereto Poschiavino. Krom la ĉefloko Brusio en la komunumaro situas en la valfundo la vilaĝoj Campocologno, Zalende, Campascio, Piazzo kaj Miralago kaj alte super la valo ankaŭ Viano kaj Cavajone.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brusio limas en nordo al Poschiavo, en nordoriento Grosotto (Italio), en oriento Vervio (Italio), en sudoriento Tirano (Italio), en sudo Villa di Tirano (Italio), en sudokcidento Bianzone (Italio), en okcidento Teglio (Italio), kaj en nordokcidento Chiuro (Italio).

Tra Brusio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 kiu kondukas trans Berninopasejo kaj la Berninolinio de Retia Fervojo.

La ĉefa lingvo en Brusio estas lombarda dialekto de la itala. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 92,43% de la loĝantaro parolis la italan, 5,32% la germanan kaj 0,67% la romanĉan.

La unua dokumenta mencio de Brusio datiĝas el la jaro 1106 kiel Bruse. Ĝis 1851 Brusio estis parto de la tribunalkomunumo Poschiavo. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de 1851 Brusio disiĝis de Poschiavo kaj fariĝis aparta komunumo kaj komunumaro. En la jaro 1863 la flanka valo Saiento kun la vilaĝeto Cavajone aliĝis al Brusio.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]