Saltu al enhavo

Zoltán Gyulay (mininĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Gyulay (mininĝeniero)
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de septembro 1900 (nun 1900-09-22)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Csáktornya
Morto la 10-an de februaro 1977
en  Hungario Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (1921–1925) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo mininĝeniero
universitata instruisto
muzeologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Gyulay [djulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyulay Zoltán, estis hungara mininĝeniero, altlerneja instruisto, muzeologo. Lia familia nomvarianto estis Gyulai [djulai].

Zoltán Gyulay[1] naskiĝis la  22-an de septembro 1900 (nun 1900-09-22) en Csáktornya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Čakovec en Kroatio), li mortis la 10-an de februaro 1977 (laŭ wikidata la mortotago estis la 9-a) en Miskolc.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zoltán Gyulay maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1919, poste li studis 2 jarojn en militakademio en Budapeŝto, pli poste li akiris mininĝenieran diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1925. Post la diplomo li estis asistanto jardekon samloke, inter 1935–1947 li estis ĉefinĝeniero en usona-hungara nafta firmao kaj partoprenis en ekspluatado de naftoj en Hungario. En 1948 li estis firmaestro. En la lernojaro 1950 li instruis en akademio, inter 1951–1970 li estis instruanta katedrestro en Pezindustria Teknika Universitato, dum li estis ankaŭ fakultatestro (1951–1955 kaj 1961–1964), krome laboratoriestro (1957–1970). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio kaj instruis ankaŭ en Freiberg (Saksio) (1963–1965). Li pensiuliĝis en 1971, tamen li instruis plu ĝis sia morto pro aŭtoakcidento, krome inter 1970-1975 li estis muzeestro en Sopron. Li ricevis premiojn inter 1952-1974.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Olajtávvezetékek tervezése és építése. (1942)
  • A magyarországi bányamérnökképzés 220. évfordulójára. (1955)
  • A magyarországi bánya- és kohómérnökképzés kezdetei. 1–2. (1964)
  • Rezervoármechanika (1965)
  • Folyadékos kőrepesztés. 1–2. (kunaŭtoro, 1975)
  • A jövő: a másodlagos és harmadlagos termelési módszerek. (1978)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • busto en la menciita muzeo (2006)
  • fondaĵo "Gyulay Zoltán"

Referencoj

[redakti | redakti fonton]