Zoologo
Aspekto
(Alidirektita el Zoologiisto)
Zoologo (aŭ zoologiisto) estas sciencisto kiu studas zoologion, do la sciencon pri animaloj kaj ilia interrilato al ilia medio.
La vorto venas de la greka ζῴον [zoon] "animalo" + λόγος, [logos], "scio".
La laborfakoj de zoologo estas la fakoj de zoologio:

- kompara anatomio pri la strukturoj de bestoj
- fiziologio pri la procezoj kaj reagoj de animaloj al nutrado, aero, lumo
- embriologio pri la kresko de animalo el la ovo
- genetiko pri la hereda procezo
- etologio pri la rilato kaj agado de bestoj inter si kaj al aliaj specioj
- ekologio pri la rilato al la medio
- sistematiko, taksonomio kaj evolua biologio pri la klasifikado kaj evoluo en la natura sistemo de specioj
- paleontologio pri pereintaj specioj
- Laŭ la specioj de la studataj bestoj estas multaj specifaj fakoj: ekzemple ornitologio pri birdoj, entomologio pri insektoj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Kiel pri biologio ĝenerale multaj laboroj en zoologio bezonas akademian diplomon. Doktoreco (aŭ simila) estas ĝenerale bezonata por estri sendependan esploradon. Tamen, 4-jara aŭ 6-jara studado kun diploma ekzameno sufiĉas por plejparto de ne-esploradaj laboroj.