Saltu al enhavo

Ñ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ñ ñ

Ñ, minuskle ñ, estas litero de la hispana, proksimume havanta la prononcon [nj] kaj la Hispanan nomon eñe. Ĝi ankaŭ uzatas por skribi lingvojn kies ortografio kreiĝis sub influo de la hispana, interalie la eŭskan kaj la keĉuan.

Ñ estas invento de hispanaj monakoj dum Mezepoko, komence duobla N (nn), kie iompostiome supersigniĝis unu el la n, iĝante ~.

Tiu signo ~ nomiĝas tildo (tilde aŭ virgulilla) hispane kaj uzatas ankaŭ por indiki vokaligitan n / nazan vokalon en la portugala alfabeto kaj en tiu de IFA.

"Generacio Ñ" estas kutima nomo por la plej ĵusaj hispanlingvaj enmigrintoj de Usono, kiuj pli kaj pli akiras influon kaj prestiĝon.

Ankaŭ aliaj latinidaj lingvoj havas la saman sonon, skribata kiel nh portugale, ny katalune, kaj gn (kiel en lasagne) itale kaj france.

Disputo kun Eŭropa Komunumo[redakti | redakti fonton]

En la 1980-a jardeko estiĝis disputo inter Hispanujo kaj Eŭropa Komunumo pri la uzo de litero ñ[1]. La polemiko komencigis en 1989, kiam la Komisiono de la EK postulis de la hispana Ministerio pri Industrio la nuligon de tri regaj dekretoj de 1985 pri normoj por informatikaj ekipaĵoj, kiuj postulis la ekziston de la litero en ĉiu klavaro. La EK konsideris ke tiuj dekretoj kontraŭas la liberan cirkuladon de varoj en la komunumaj landoj. Momente, la tri dekretoj restas validaj kaj oni antaŭvidas novan dekreton, kun ununura artikolo, kiu nuligos la antaŭajn, kaj reafirmos la devon. la EK defendis la artikolojn de la traktato de Romo, de la 30a ĝis la 36a, ambaŭ inkluzive, kiuj garantias, ke varo fabrikata en unu el la Komunumaj Landoj povas esti disvendata en la aliaj, kaj ke la uzo de normo por bremsi la importadon de varo estas kontraŭlega. La traktato de Romo ne enhavis artikolon defendantan ĉiun kulturon de la membroj de la Komunumo, sed post la traktato de Maastricht pri Eŭropa Unio, la afero povas solviĝi favore al Hispanio. La nova traktato, laŭ la artikolo 128, agnoskas ke la Komunumo kontribuos al favorado de la kulturo de la membro-ŝtatoj, respektante ilian nacian kaj regionan diversecon, elstarigante la komunan kulturan heredaĵon. Por tiu celo, la Konsilio, unuanime, alprenos decidon, ekskluzivante ĉiun harmoniigan normon. Tiu defendo de la kulturo, figuranta en la 9-a titolo de la traktato pri Eŭropa Unio estas defendata de Hispanio antaŭ la Komunumo, ĉefe, kiam post konsulto al la Reĝa Akademio Hispana, tiu ĉi institucio, per oficiala informo de la 20-a de januaro 1993, defendis la uzon de tiu litero. La informo komenciĝas rememorigante, ke la litero "ñ" estas uzata en la hispana lingvo ekde la 15-a jc., kaj ankaŭ en la eŭska, galega kaj tagaloga lingvoj, kaj ĝi petas, ke tiu litero plu troviĝu en la klavaro de la skribmaŝinoj kaj komputiloj. Fine la informo konsilas al la hispana registaro la defendon de la litero, ĉar si estas "heredaĵo ne nur de Hispanio, sed ankaŭ de ĉiuj hispanamerikaj landoj".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boletín n312 (sep 1993)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.