Saltu al enhavo

Ĉu vi konas la teron?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉu Vi Konas la Teron?
Ĉu Vi Konas la Teron?
Ĉu Vi Konas la Teron?
Aŭtoro Endre Dudich
Eldonjaro 1983
Urbo Budapeŝto
Eldoninto SEC de UEA
Paĝoj 150+68 paĝoj, 23 cm
ISBN 963 571 080 1
vdr

Ĉu vi konas la teron? estas 150-paĝa libro pri geologio, verkita de Endre Dudich. Ĝi eldoniĝis ĉe Scienca Eldona Centro de Universala Esperanto-Asocio en Budapeŝto en la jaro 1983, kaj ĝis nun estas la precipa referenca verko pri geologio en Esperanto.

Recenzo de Gaston Waringhien aperis en aprilo 1985 en Sennaciulo, 4(959), paĝo 31.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Aperis la libro Ĉu vi konas la teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj originale verkita en Esperanto de d-ro Endre Dudich, eldonita de Scienca Eldona Centro de UEA, Budapeŝto.

Ĉi tiu altnivela enkonduko en la geologion estas la plej grava kaj plej ampleksa antaŭenpaŝo sur la kampo de tiu scienco en la Internacia Lingvo. La autoro traktas en populariga maniero tra 12 ĉapitroj la jenajn subbranĉojn de la geologio: geonomion, geokemion, mineralogion, dinamikan geologion, petrologion kaj sedimentologion, paleontologion, tektonikon, ter-internon, ter-historion kaj stratigrafion, aplikajn geofizikon kaj geologion, kosmogeologion kaj planedologion.

Ĉiun ĉapitron akompanas abundaj figuroj kaj tabeloj, kiuj vivigas kaj klarigas la tekston. Fine aperas geologia leksikoneto kaj listo de rekomendita Esperanta kaj alilingva literaturo. Antaŭparolon verkis inĝ. Petâr Todorov, estrarano de UEA pri faka agado. 
— Boletín n266 (nov 1984)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]