Saltu al enhavo

Abby Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abby Stein
Persona informo
Naskonomo Yisroel Avrum Stein
Naskiĝo 1-an de oktobro 1991 (1991-10-01) (32-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj jidohebreaanglagermana
Loĝloko Manhatano
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Columbia University School of General Studies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aŭtoro
GLAT-aktivulo
modelo
oratoro
rabeno Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.abbychavastein.com
vdr

Abby Stein (naskiĝis la 1-an de oktobro 1991) estas usona transgenra aktivulino, aŭtoro, bloganto, modelo kaj parolanto.[1][2][3] Ŝi estas la unua publike transgenra virino, kiu kreskis en ĥasida komunumo, kaj estas rekta posteulo de la ĥasidisma fondinto Baal Ŝem Tov.[4] En 2015, ŝi fondis la unuan interhelpan grupon en Usono por transgenraj homoj el ortodoksa judisma fono.[5]

Stein estas ankaŭ kaj la unua virino, kaj la unua publike transgenra virino, kiu ordiniĝis de ortodoksa institucio, ricevinte sian rabenan diplomaton en 2011, antaŭ ol elŝrankiĝi kiel transgenra.[6] Ŝi tamen ne laboras kiel rabeno ekde almenaŭ 2016.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]