Saltu al enhavo

Aksajakatlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aksajakatlo
Persona informo
Naskiĝo 1448
en Tenoĉtitlano
Morto 1481
en Tenoĉtitlano
Ŝtataneco vd
Familio
Patro Tezozomoc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Atotoztli Huiteilxochtzin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Tizok, Aculnahuacatl Tzaqualcatl (en) Traduki kaj Ahuitzotl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kuitlahuako, Moktezumo la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AksajakatloAxayácatl en nahuatla [aːʃaːˈjákatɬ]: āxāyācatl, ‘akvovizaĝo’ ‘ā-, akvo; xāyāca-, vizaĝo; -tl, sufikso’)? (1469-1481) estis tlatoani de la aztekoj, sukcedanto de Moktezumo la 1-a kaj patro de Moktezumo la 2-a. Lia nomo rilatas al la koncepto "masko je akvo", nome la laga insekto de la familio de la Koriksedoj el kies ovoj oni kuiras la manĝaĵon ahuahuatli, antikve tre ofta en la valo de Meksiko.[1]

Dum lia regado okazis milito kontraŭ Tlatelolko, kiu estis sendependa el Tenoĉtitlano. Ties tlatoani Mokihuikso estis mortigita kaj forĵetita sur la piramidaj ŝtuparoj. Aksajakatlo ankaŭ konkeris aliajn teritoriojn en la areo de la nuna Toluko en 1477. Sed iam inter 1478 kaj 1479, kiam ili bataliris kontraŭ opozicianta urbo, nome Hikipilko, ili trafis kuraĝan reziston de la lokaj purepeĉoj: 10,000 kontraŭ 24,000 aztekoj.[2] Multaj aztekoj mortis, dum Aksajakatlo estis vundita kaj mortis post kelkaj tagoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frances E. Karttunen (1983). An Analytical Dictionary of Nahuatl. Norman: University of Oklahoma Press, p. 14. ISBN 978-0-80612-421-6.
  2. Michael Ernest Smith (2003) [1996]. The Aztecs. Padstow: John Wiley & Sons, pp. 51. ISBN 978-0-63123-016-8.