Saltu al enhavo

Akva rezervujo Slapy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akva rezervujo Slapy
ĉeĥe: Vodní nádrž Slapy
rezervujo
Akva rezervujo Slapy
Oficiala nomo: Akva rezervujo Slapy
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distriktoj Distrikto Prago-okcidento, Distrikto Příbram, Distrikto Benešov
Municipo Slapy
Montaro Beneŝova montetaro
Rivero Vultavo
Situo Akva rezervujo Slapy
 - alteco 271 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 25″ N 14° 26′ 03″ O / 49.82361 °N, 14.43417 °O / 49.82361; 14.43417 (mapo)
Longo de valbaraĵo 43 km (27 mi)
Maks. profundo 58 m
Volumeno 269,3 m3 (9 510 cu ft)
Akvokolektejo 12 956,8 km² (1 295 680 ha)
Areo 11,626 km² (1 162,6 ha)
Konstruita 1949–1955
Digo betona
Longo de digo 260 m
Alteco de digo 60 m
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slapská přehrada
Portalo pri Ĉeĥio

Akva rezervujo Slapy (ĉeĥe: Vodní nádrž Slapy, ankaŭ Slapská přehrada, Slapy) situas sude de Prago sur la rivero Vultavo kaj ĝi estas la kvina plej granda akvobaraĵo en Ĉeĥio. Ĝi apartenas al sistemo de ses akvobaraĵoj konstruitaj sur rivero Vultavo por ŝirmi la teritorion antaŭ inundoj, kiel fonto de energio kaj por rekreado. Elektrejo konstruita sur roka bazo ene de la baraĵo havas tri Kaplan-turbinojn, kiuj produktas 3x48 MW en pintohoroj. La digo situas en alteco 217 m super la marnivelo kaj ĝia alto estas 60 m kaj longo 260 m. La valbaraĵa lago serpentumas 42 km en la valo de la rivero Vultavo. Ĝi komencas je la 91-a kilometro ek de la kunfluo kun la rivero Labe (Elbo) kaj finas en Kamýk je la 133-a km. Somerumantoj uzas ekskurse motorŝipojn, kiuj trafikas ekde digo en Slapy kaj daŭrigas la vojon tra Kamýk kaj finas ĝin sub la valdigo de Orlík en vilaĝo Solenice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La valbaraĵo estis konstruita kiel konsisto dela tn. Vultava kaskado en la jaroj 1949–1955.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]