Al-Mansur aŭ Abu Ĝa'far Abdallah ibn Muhammad al-Mansur (naskiĝis en Heĝira jaro 95, mortis en Heĝira jaro 158; resp. 714 – 775);[1] (en araba أبو جعفر عبدالله بن محمد المنصور) estis la dua abasidakalifo de 136 Heĝira ĝis 158 (754 – 775).[2][3] Li estas ĝenerale konsiderita la reala fondinto de la Abasida Kaliflando.
Dum lia regado, Islama literaturo kaj kulturo ĝenerale en la Islama mondo ekfloris, eltenita de la nova toleremo fare de Abasidoj por Persanojn kaj aliaj grupoj kiuj estis subpremitaj de Umajadoj.