Albiș (Buduslău)
Albiș | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bihor | |
Alinome | Albis (hungare), Albesch (germane) | |
Komunumo | Buduslău | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 47° 23′ N, 22° 15′ O (mapo)47.39027777777822.245277777778Koordinatoj: 47° 23′ N, 22° 15′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 136 m | |
Poŝtkodo | 417106 | |
Loĝantaro | 965 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 27926 | |
Albiș [ALbiŝ] (hungare: Albis [ALbiŝ], germane Albesch [ALbeŝ]) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Marghita. Administre ĝi apartenas al Buduslău (hung. Érbogyoszló, germ. Boguslau).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi nombris 1 088 loĝantojn (hungaroj), en 1956 1 332. En 2002 el la 965 loĝantoj 909 (94 %) deklaris sin hungaroj, 941 deklaris la hungaran lingvon sia precipa lingvo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1362. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon (hungara enciklopediego), 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- József Irinyi (1822 – Pest, 20-a de februaro 1859), ĵurnalisto, tradukisto, politikisto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- distrikta mapo (rumane kaj hungare)