Saltu al enhavo

Aleksandr Lebedev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Lebedev
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1959 (1959-12-16) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater MGIMO Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Евгений Николаевич Лебедев (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Мария Сергеевна Лебедева (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Natalia Sokolova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Elena Perminova (en) Traduki (2005–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Jevgenij Lebedev
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
entreprenisto
bankisto
ekonomikisto
membro de la ŝtata Dumao Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.alebedev.ru/
vdr
Lebedev en la reĝa instituto Chatham House en 2012

Aleksandr Jevgenieviĉ Lebedev (ruse Алекса́ндр Евге́ньевич Ле́бедев, prononco ɐlʲɪˈksandr jɪvˈɡʲenʲjɪvʲɪtɕ ˈlʲebʲɪdʲɪf; naskiĝis la 16-an de decembro 1959) estas rusia komercisto, kiu foje titoliĝis esti unu el la rusiaj ekonomiaj oligarĥoj ekestintaj post la pereo de Sovetunio kaj la privatigo de ties ekonomio.

En Marto 2012, la usona magazino Forbes listigis lin kiel unu el la plej riĉaj rusianoj kaj taksis lian kapitalon je 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.[1] Li posedas parton de la rusia gazeto Novaja Gazeta[2] kaj kun sia filo Jevgenij Lebedev posedas kvar gazetojn en Britio: The Independent, The Independent on Sunday, Evening Standard kaj i Newspaper.

Referencoj[redakti | redakti fonton]