Alex Jones
Alex Jones | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexander Emerick Jones |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1974 (50-jaraĝa) en Dallas |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Aŭstino • Rockwall |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Austin Community College District (en) Anderson High School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | David Jones (en) |
Patrino | Carol Jones (en) |
Infano | Rex Jones (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro podkastisto aktivisto kontraŭ vakcinoj gun rights advocate (en) teoriisto de konspiroj filmproduktoro verkisto radio-prezentisto misinformation creator (en) |
Verkoj | InfoWars |
Alexander Emerick JONES (naskiĝis la 11-an de februaro 1974) estas Usona radia gastiganto kaj filmisto kiu estas plej konata pro lia antaŭenigo de konspiraj teorioj, ekzemple pri la amaspafado en la bazlernejo Sandy Hook, kiam li asertis, ke la gepatroj kaj infanoj estas "pagitaj krizaj aktoroj." La gepatroj de mortigitaj infanoj suferis ekde tiam konstantan ĉikanadon de la sekvantoj de Jones kaj li nun alfrontas plurajn kalumniajn procesojn.[1]
Laŭ New York Times lia disvastigado de konspirteorioj ĉefe servas por vendi dietajn suplementojn, kiuj promesas ekzemple "restaŭri la virecon."[1] Tiel li jare enspezas ĉirkaŭ 20 milionojn da usonaj dolaroj.[1]