Saltu al enhavo

Alexandre Ledru-Rollin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Ledru-Rollin
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1807 (1807-02-02)
en Parizo
Morto 31-an de decembro 1874 (1874-12-31) (67-jaraĝa)
en Fontenay-aux-Roses
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 4
Grave of Ledru-Rollin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lycée Charlemagne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alexandre Ledru-Rollin
Familio
Patro Jacques-Philippe Ledru (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
politikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alexandre-Auguste LEDRU-ROLLIN (n. en Parizo la 2-an de februaro 1807 - m. en Fontenay-aux-Roses la 31-an de decembro 1874) estis franca juristo kaj politikisto.

Ledru-Rollin iĝis deputito en 1841 dum la Julia monarkio, kaj fondis gazeton titolitan La Réforme. Ledru-Rollin, fervora respublikisto, obtenis la ministrejon pri internaj aferoj en 1848, post la kreado de la Dua Respubliko. Li estis venkita de Louis-Napoléon Bonaparte en la sekva prezidenta baloto, kaj ekziliĝis al Anglio post la tumultoj de la 13-a de junio 1849.

Al Francio li revenis nur en 1871, post la naskiĝo de la Tria Respubliko. Kvankam li reiĝis deputito en 1871 kaj 1874, influon li ne plu havis. Ledru-Rollin estis entombigita en la tombejo Père-Lachaise. La stacio Ledru-Rollin de la metroo de Parizo ricevis lian nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]