Saltu al enhavo

Alfántega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfántega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22416
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 0° 9′ O (mapo)41.8297222222220.14861111111111 [+]
Alto 240 m [+]
Areo 8,763098 km² (87 6.3 098 ha) [+]
Alfántega (Provinco Ŭesko)
Alfántega (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Alfántega
Alfántega (Hispanio)
Alfántega (Hispanio)
DEC
Situo de Alfántega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfántega [+]
vdr

Alfántega [alFANtega] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia tre malgranda municipa teritorio estas en la centro de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Pueyo de Santa Cruz, okcidente kaj norde de tiu de Binaced kaj oriente de tiu de San Miguel del Cinca.

Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Alfántega (240 msm) estas je 76 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1234 kiu komunikas kun Pueyo de Santa Cruz norde kaj kun Albalate de Cinca sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Zaidín, Binaced, Albalate, Almunia, Alfántega, Almudáfar kaj Alcolea. La nomo Alfántega devenas de la araba al-fundaq الفندق ('gastejo'). De sama arablingva deveno estas la portugallingva vorto "alfândega" kun la signifo doganejo; ja ambaŭ instalaĵoj povis esti kunaj.

La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono.

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alfántega: oni malaltiĝis ĝis nunaj 124 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]