Saltu al enhavo

Amuza legado pri Til' Strigospegul'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Amuza legado
pri Til' Strigospegul'
Amuza legado pri Til' Strigospegul'
Amuza legado
pri Til' Strigospegul'
Aŭtoro Rikardo Ŝulco
Eldonjaro 1987
Urbo Paderborno
Eldoninto Esperanto-Centro Paderborno
Paĝoj 376
ISBN 3 922570-47-X
vdr

Amuza legado pri Til' Strigospegul' estas traduko de malnovaj tekstoj pri la populara mezepoka Til' Strigospegul' fare de Rikardo Ŝulco. Ĝi estas eldonita de Esperanto-Centro Paderborno en 1987.

La tradukinto verkinto dediĉis la libron al la memoro de Ludoviko Mimoo kiu reviziis la tekston laŭ la lingvaj konceptoj de la Analiza Skolo kreita de li.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi tiu libro estas la rezulto de pli ol okjara persistema okupado de Rikardo Ŝulco pri la materio, kiun liveras la "Amuza legado pri Til' Strigospegul'" kaj ties protagonisto al la literaturhistoria esploro. La traduko baziĝas sur la plej malnovaj, tiel nomataj Strasburgaj eldonoj de la populara libro de 1510/11 (fragmento), 1515 kaj 1519. La tradukon estas antaŭirintaj zorge kritika komparo de la malnovaj tekstoj kaj diligenta konsultado de la tiurilataj ampleksaj esearoj. Grandaj partoj de la traduko estas plurfoje reredaktitaj. Kio nun prezentiĝas estas supozeble la optimumo de nuntempe atingebla precizeco. La tradukinto provizis ĉiujn naŭdek ses historiojn per meditemaj notoj, kiuj malfermas ĉiam denove neatenditajn perspektivojn sur la multafaceta ŝanĝema karaktero de la protagonisto. Ili resumiĝas en surpriza karakterbildo de la hipoteza praa Strigospegulo, formanta la epilogon de la libro : "Strigospegulo, la unika, kaj liaj Strigospeguloj". 
— La eldonisto
Citaĵo
 En la gilda mondo de la germana maifrua Mezepoko naskiĝis la pikareskaj rakontoj pri la faroj de Til' Strigospegul', pseŭdo-historia vagabondo, mokulo kaj fripono, kiun la ikonografia tradicio prezentas kun strigo (simbolo de saĝeco) en unu mano kaj spegulo (la viv-komedio) en la alia.

La 96 tre mallongaj historietoj, parte originalaj parte apokrifaj, nun aperintaj en Esperanto dank' al la pietato de Richard Schulz, estis kunmetitaj de anonimulo en la 16a jarcento kaj de tiam fariĝis specimeno de popola literaturo. Verdire, la verko estas interesa por modernulo pli kiel fonto de sociologiaj informoj pri pasinta epoko ol kiel liveranto de literaturaj valoroj. La originala lingvaĵo —kiun la tradukinto perfekte imitas— estas kruda, malrida kaj primitiva. La aventuroj en la plej diversaj urboj de Centr-Europo (Germanio, Pollando, Danlando, Flandrio kaj Italio) de Strigospegul' —jen barbo-skrapulo, jen falsa kuracisto aŭ falsa pastro, jen ŝuist-lernanto, ktp.— estas en si mem ofte trivialaj, malofte spritaj. Strigospegul' ne posedas la earmon de socia ribelulo, kiu utiligas la mokon kiel armilon kontraŭ subpremantoj. Li detruas ĉion ĉirkaŭ si, eĉ se per tio li malutilas al malriĉuloj aŭ al bonfarantoj. Sen paroli pri la skatola (en la kemia senco) aspekto de la malheroo. Ne, Strigospegul' ne havas la rafinitecon de liaj mezepokaj antaŭloj priskribitaj de Boccaccio, nek de liaj renesancaj Rabelais-aj posteuloj, nek de Lazarillo de Tormes. Feliĉe, la traduko posedas grandegajn kvalitojn kaj tial jam fariĝis modelo de sia genro. Ĝi kreas arkaikan Esperanton por redoni arkaikan originalon.

La rimedoj tiucele utiligitaj estas morfologiaj, kiel la utiligo de la pronomo "ci", semantikaj, kiel la uzo de "paroli" en la senco de "diri" kaj sintaksaj, ekzemple la ĵonglado per vorto — kja fraz—ordo. 
— Gian Carlo Fighiera. Boletín n285 (mar 1988)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]