Saltu al enhavo

Arthur Cayley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Cayley
Persona informo
Arthur Cayley
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1821 (1821-08-16)
en Richmond (Londono)
Morto 26-an de januaro 1895 (1895-01-26) (73-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Kembriĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater King's College School (en) Traduki
Trinity College
Universitato de Kembriĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Henry Cayley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Antonia Doughty (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Susan Moline (en) Traduki (1863–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Henry Cayley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
universitata instruisto
advokato
pledadvokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Grafeoteorio, grupo-teorio kaj matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto William Hopkins vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur CAYLEY (16-a de aŭgusto 182126-a de januaro 1895) estis brita matematikisto.

Lia patro estis brita komercisto en Sankt-Peterburgo. Li naskiĝis dum familia vizito al Britio. En sia infaneco li ĝuis matematikajn problemojn. Post studoj ĉe la universitato de Kembriĝo, li iĝis solicitoro (speco de juristo), ĉar mankis oportuno vivteni sin per la matematiko. Tamen li eldonis multe pri la fako. Fine en 1863 oni elektis lin profesoro de matematiko ĉe la Kembriĝa Universitato.

Liaj fakaj esploroj rilatis al preskaŭ ĉiu branĉo de pura matematiko, ekz. mult-dimensia kaj ne-Eŭklida geometrio, matrica algebro. Al li multe ŝuldas la moderna matematiko.

Li estis frua kampanjanto por la akcepto de inoj al anglaj universitatoj. Lia frato estis la lingvistiko Charles Bagot Cayley.