Saltu al enhavo

Artur Aleksanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artur Aleksanjan
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1991 (1991-10-21) (32-jaraĝa)
en Gjumri
Ŝtataneco Armenio
Alma mater Ŝiraka Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo amatora luktisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Artur Aleksanjan (armene Արթուր Ալեքսանյան, Gjumri, Armenio, la 21-an de oktobro 1991) estas armena atleto de klasikstila luktado.

Li partoprenis du Somerajn Olimpikojn, akirante oran medalon en Rio-de-Ĵanejro 2016 kaj bronzan medalon en Londono 2012.

Li gajnis 4 medalojn en la Monda Luktado-Ĉampioneco inter 2013 kaj 2017, kaj 7 medalojn en la Eŭropa Luktado-Ĉampioneco inter 2011 kaj 2018.