Saltu al enhavo

BART (fervojo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BART
emblemo
metroo
transporta megaprojekto
fervojo Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 37° 47′ 12″ N, 122° 24′ 8″ U (mapo)37.7868-122.4023Koordinatoj: 37° 47′ 12″ N, 122° 24′ 8″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Oakland
Situo Areo de la Golfo de San-Francisko
BART (fervojo) (Usono)
BART (fervojo) (Usono)
DEC
Map
BART (fervojo)
Membro de Community of Metros Benchmarking Group (en) Traduki
International Suburban Rail Benchmarking Group (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedata de San Francisco Bay Area Rapid Transit District vd
Posedatoj 12th Street Oakland City Center station (en) Traduki
Orinda station (en) Traduki
Pittsburg/Bay Point station (en) Traduki
Oakland International Airport station (en) Traduki
Milpitas station (en) Traduki
Lafayette station (en) Traduki
Rockridge station (en) Traduki
South Hayward station (en) Traduki
San Leandro station (en) Traduki
Walnut Creek station (en) Traduki
Union City station (en) Traduki
Warm Springs/South Fremont station (en) Traduki
Lake Merritt station (en) Traduki
North Berkeley station (en) Traduki
Ashby station (en) Traduki
Berryessa/North San José (en) Traduki
28th Street/Little Portugal station (en) Traduki
19th Street Oakland station (en) Traduki
Hayward station (en) Traduki
Castro Valley station (en) Traduki
El Cerrito Plaza station (en) Traduki
Downtown Berkeley station (en) Traduki
Fruitvale station (en) Traduki
Fremont station (en) Traduki
West Oakland station (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

BART estas antaŭurba fervoja sistemo de San-Francisko. Ĝia nomo estas akronimo de la angla nomo Bay Area Rapid Transit [bej erja repid trensit] (= Golf-Area Rapid-Transporto). En la urbo kaj sub la golfo ĝi estas subtera, sed ĝi ne estas parto de la metroa sistemo de San-Francisko.

Skiza mapo de BART

La reto[redakti | redakti fonton]

La kerna trako pasas sub la strato Market Street kaj tie havas kvar staciojn. Tra ĝi pasas kvar el la kvin linioj. Nord-oriente de la urbo BART plonĝas sub la golfon de San-Francisko kaj transiras ĝin en tunelo 5,8 km longa. Transe, ĉe Oakland, ĝi disiĝas en du direktoj, norden kaj suden; ambaŭ linioj poste denove disiĝas kaj atingas la kvar fínstaciojn Richmond, Pittsburg, Dublin/Pleasanton kaj Fremont.

Sude de San-Francisko unu linio finiĝas en Daly City, unu linio iras al Flughaveno San-Francisko, kaj du linioj iras ĝis Millbrae.

La kvina linio ligas Richmond kaj Fremont kaj servas por veturadoj oriente de la golfo. Per posta trajnŝanĝo oni tamen ankaŭ per tiu linio povas atingi la centron de San-Francisko, tiel ke ĉe ĉiuj stacioj oni normale havas trajnfrekvencon inter 3 kaj 6 trajnoj ĉiuhore.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

BART havis antaŭaĵon, nomatan Key Rail System, kiu atingis la orientan bordon de la golfo per la Oakland-Bay-ponto. Sed tiu sistemo estis malkonstruita ĉ. 1950 pro premo de la aŭtomobila industrio. Tamen oni konstatis, ke nur per aŭtomobiloj ne eblas kontentigi la trafikajn bezonojn de la regiono. Tiel en 1964 oni komencis (sub aŭspicio de prezidento Lyndon B. Johnson) la konstrulaborojn pri BART, ĉe la nuna linio al Pittsburg, inter la urboj Walnut Creek kaj Concord.

La sistemo estis inaŭgurita je la 11-a de septembro 1972. Nur en 2003 oni malfermis plilongigon sude de San-Francisko, de stacio Colma al Millbrae. Tiu plilongigo atingis du gravajn celojn: La konekton al la Flughaveno San-Francisko, kaj al la fervoja sistemo Caltrain.

Oni studas pliajn plivastigojn, sed ankoraŭ ne decidis, kien.

Biletsistemo[redakti | redakti fonton]

Kiel unua trajnsistemo en la mondo BART instalis (dekomence) aŭtomatan pag- kaj kontrolsistemon. Pasaĝeroj aĉetas bileton je elektebla prezo, kiu estas kreditita kaj registrita sur magneta strio. Enirante stacion oni metas la bileton en aparaton, kiu registras la eniran stacion. Post alveno simila aparato kalkulas la veturprezon inter la du stacioj kaj deprenas ĝin de la kredita sumo.

Kiu perdas sian bileton, devas pagi la prezon por la plej longa ebla veturado.

Similaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La tekniko de la BART-sistemo (trajnoj, biletoj) estas uzata ankaŭ en Vaŝingtono kaj Atlanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]