Saltu al enhavo

Bedřich Hrozný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bedřich Hrozný
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1879 (1879-05-06)
en Lysá nad Labem
Morto 12-an de decembro 1952 (1952-12-12) (73-jaraĝa)
en Prago
Tombo cimetière évangélique de Lysá nad Labem (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Evangelical Church in Austria (1781-1918) • Evangelia Eklezio de Ĉeĥaj Fratoj vd
Lingvoj latinagrekahebreaarabaakadaarameasanskritosumerageezaĉeĥagermanafrancaangla vd
Loĝloko Ořechovka vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno
Humboldt-Universitato en Berlino
Faculty of Protestant theology of University of Vienna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Bedřich Hrozný
Memorigilo Bedřich Hrozný
Familio
Patro Václav Hrozný (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jindřich Hrozný (en) Traduki kaj Marie Tardyová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo orientalisto
assyriologist (en) Traduki
bibliotekisto
historiisto
instruisto
Hititologo
verkisto
universitata instruisto
arkeologo
filologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Lingvoscienco, Ŝemida lingvaro, kojnoskribo, orientalistiko kaj arkeologia elfosado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bedřich HROZNÝ (naskiĝis la 6-an de majo 1879, mortis la 12-an de decembro 1952) estis ĉeĥa orientalisto kaj lingvisto, kiu deĉifris la hititan skribon kaj fondis modernan studon de la hitita lingvo.

Bedřich Hrozný

Hrozný naskiĝis en Lysá nad Labem. En gimnazio de Kolín li lernis fundamentojn de la hebrea kaj araba lingvoj, en universitato en Vieno li dediĉis sin ankaŭ al aliaj orientaj lingvoj, precipe al la asiria, aramea, etiopa, Sanskrito kaj sumera. Li direktis sian atenton al la kojnskribo, kiun uzis en Mezopotamio kaj Malgrand-Azio preskaŭ ĉiuj nacioj en la tria ĝis la unua jarcento a.K. (Persoj, Sumeroj, Asirianoj, Babilonianoj). Orientalistikon li studis en Berlino.

En 1906 germana ekspedicio trovis en Malgrandazio (ĉirkaŭ 150 km nordoriente de Ankaro) grandan arkivon de hititaj reĝoj, kun multaj argilaj tabuletoj surskribitaj per konata kojnoskribo, sed per nekonata lingvo. Hrozný meze de la unua mondmilito publikigis gramatikon de la hitita lingvo kaj pruvis, ke la lingvo apartenas al la familio de lingvoj hindeŭropaj same kiel la helena, la latina kaj la hindaj lingvoj. En 1925 Hrozný elfosis en Malgrandazio ĉirkaŭ mil kojnoskribajn argiltabulojn kun kontraktoj kaj leteroj de asiriaj komercistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]