Saltu al enhavo

Bernhard Vogel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Vogel
Persona informo
Bernhard Vogel
Naskiĝo 19-an de decembro 1932 (1932-12-19) (91-jaraĝa)
en Göttingen, Provinco Hanovrio,  Germana Regno
Lingvoj germana vd
Loĝloko Speyer vd
Ŝtataneco Germana Regno (1932–1949)
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato
Maximiliansgymnasium München (en) Traduki
Universitato de Hajdelbergo
Landgraf-Ludwigs-Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Hermann Vogel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hans-Jochen Vogel Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BonnoMajencoErfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernhard VOGEL [fogl] (naskiĝinta en la 19-a de decembro 1932 en Göttingen) estas germana politikisto.

La ŝatata politikisto en 1988.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La pli juna frato de Hans-Jochen Vogel studis en Munkeno kaj Heidelberg sociologion, historion, makroekonomikon kaj politikan sciencon. Deĵorante kiel docento ĉe la universitato de Heidelberg, li engaĝiĝis ekde 1963 ĉe la Kristandemokrata Unio de Germanio.

De 1965-67 li estis deputito de la Federacia Parlamento kie li okupiĝis pri altlernejrilataj aferoj, antaŭ ol iĝi landa politikisto. Inter 1967-76 li estis ministro pri edukado en Rejnlando-Palatinato kaj transprenis samloke en 1974 la oficon de Helmut Kohl kiel landa partiestro. En 1976 li iĝis ministroprezidento. Kiam en la 1988-a jaro elektitis frakciestro Hans-Otto Wilhelm (sia kontraŭulo ene de partio), li demisiis.

Nova kariero en Turingio[redakti | redakti fonton]

En 1992 li reaperis sur la politika scenejo kiel ministroprezidento de Turingio sekvante Josef Duchac. Fokusoj plej gravaj fariĝas teritoria reformo, rekonstruo de justico kaj administracio kaj instigado de ekonomia evoluo en la nova federacia lando. Post la elektoj de 1994 li formis koalicion kun la socialdemokratoj pro la fakto, ke la ĝistiamaj partneroj, la Liberaluloj, jam ne havis seĝojn en la Turingia Landa Parlamento.

En septembro de 1999 lia partio sukcesis gajni la plejmulton da voĉoj povante regi nekoalicie. En novembro 2000 li transdonis post 7 sukcesegaj jaroj la oficon de partiestro kaj demisiis en 2003 kiel de multaj tre ŝatata politikisto. Lia posteulo kiel ministroprezidento fariĝis Dieter Althaus.

Novaj defioj[redakti | redakti fonton]

En 2012 Vogel ekprelegadis ĉe la seminario NRW School of Governance de la universitato de Duisburg-Essen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Vogel / Hans-Jochen Vogel: Deutschland aus der Vogelperspektive. Eine kleine Geschichte der Bundesrepublik. 2. eldono, Herder, Freiburg (Breisgau) 2007, ISBN 978-3-451-29280-4.
  • kun Günther Nonnenmacher: Mutige Bürger braucht das Land, Herder, Freiburg im Breisgau 2012, ISBN 978-3-451-32589-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Ministroprezidanto de TuringioPoste:
Josef Duchač19922003Dieter Althaus
Antaŭe:Ministroprezidanto de Rejnlando-PalatinatoPoste:
Helmut Kohl19761988Carl-Ludwig Wagner