Saltu al enhavo

Bertrand Hugon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertrand Hugon
Persona informo
Naskiĝo 11-a de septembro 1975
Lingvoj Esperanto
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Bertrand HUGON (naskiĝis je la 11-a de septembro 1975) estas eksa franca instruisto pri matematiko en Dunkerque kiu nun[kiam?] profesias kiel komputilisto en Francilio.

De la 3-a de junio 2001 ĝis aŭgusto 2003, li estis prezidanto de JEFO. Dum tiu periodo, li provis atingi tri celojn :

  • plijunigo de la membroj
  • fini ĉiujn projektojn
  • gratuli la aktivulojn

Li kunorganizis TEJO-seminarion pri homaj rajtoj.

Li iĝis prezidanto de TEJO dum la 59-a IJK en Lesjöfors kaj havis tiun pozicion de somero 2003 ĝis somero 2005.

Li gvidis la kandidatliston de Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la zono "Nord-okcidenta" de Francio por la Eŭropaj balotoj de junio 2004.

Li interesiĝas pri Movado por senpaga publika veturado.