Saltu al enhavo

Bob Venhuizen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bob Venhuizen
Persona informo
Naskiĝo 1957
en Groningen
Morto 26-an de septembro 2020 (2020-09-26)
en Roterdamo
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bob Venhuizen (naskiĝis en 1957 en Groningo, mortis la 26-an de septembro 2020 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto.

Li aktivis en la Nederlanda Esperanto-Junularo. Li estis komitatano de TEJO (1979-1981) kaj samtempe estrarano pri kongresoj. En la komitato de UEA li estis komitatano C (1983-86) kaj komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Asocio (1989-90). Li estis membro de la financa komisiono en 1983-86 kaj 1998-2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]