Bulgarlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulgarlingva Vikipedio
Retadreso bg.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bulgara
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 14-a de majo 2024
Artikolnombro 298 446
Profundeco 28.4
Paĝoj 671 112
Redaktoj 12 210 970
Uzantoj 343 643
Aktivaj uzantoj 689
Administrantoj 23
Dosieroj 13
vdr

La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 14-an de majo 2024 ĝi enhavas 298 446 artikolojn.

En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.

unu el pluraj variaĵoj de emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la bulgara Vikipedio (majo 2010)
modela ekrankopio de bulgara vikipedia paĝo de aŭgusto 2011, alŝutita fare de esperantisto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]