Diskuto:Orienta Jerusalemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi rekomendas kelkajn ŝanĝojn por neŭtraligi ĉi tiun artikolon:

  • Forigi la flagon de la "araba ŝtato palestino", pro tio ke orienta Jerusalemo estas pretendata de kaj palestino kaj israelo, kaj pro tio ke ĝi nuntempe estas regata de israelo, tial montri nur palestina flago ne taŭgas, kaj cetere, palestino ne estas ĝenerale agnoskata kiel ŝtato, do se ni konservu la subtekston, pli bone estus "Palestino Aŭtonomio" kiu estas la aktuala nomo de la palestina registaro.
  • Tiu frazo ne estas korekta: "Israelo rifuzas ĉiun apartigon de Jerusalemo pro kulturaj, historiaj, religiaj kialoj kaj en la konscio, ke Usono apogas Israelon tiuafere." Oni pli bone diru "La aktuala registaro de Israelo rifuzas..." ĉar pli fruaj registaroj ja pronponis dividi la urbon." Eble êc tiu cî ŝanĝo ne tute taŭgas ĉar Israelo ĵus hieraŭ bonvenigis novan registaron, kiu inkluzivas araban partion, do kiu scias la venontan pozicion pri tia afero!
  • La ideo, ke Israelo israeligas orientan Jerusalemon estas politika opinio. Mi mem taksas tion sufiĉe vera, sed aliaj asertus, ke tio estas parto de Israelo, do tie konstrui konstruaĵojn kaj metroon ktp ne estas israeligado, sed nur ordinara urba disvolviĝo. Pli neŭtrale estus diri, oni kritikoj akuzas israelon pri tio ĉi.
  • Fine, mi ne konscias malfaciligadon pri moviĝo de araboj en orienta Jerusalemo. Ĉu ekzistas referenco? Aŭ ĉu ankaŭ tio estas akuzo pri kiu ekzistas alia vidpunkto?-Yehadut (diskuto) 03:27, 14 jun. 2021 (UTC)[Respondi]