Diskuto:Tipografio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

tipografiisto/tipografo[redakti fonton]

La kutima nomo de tiu profesio estas tipografo (ne tipografiisto kiel en la artikolo tipografio). Vidu en PIV 2005: tipografo (7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), specialisto pri tipografio (1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). En Reta Vortaro oni trovas tipografo = tipografiisto, sed tiu vortaro baziĝas sur malnova versio de PIV. --Riŝo 06:02, 4 Mar. 2011 (UTC)Riŝo

Kaj kion do? Ĉu vi volas diri, ke "tipografiisto" estas erara vorto, kaj ke oni ne rajtas uzi ĝin? --Surfo 08:24, 4 Mar. 2011 (UTC)
Mi volas diri ke "tipografo" estas pli uzata kaj ke en ĉiuj vortaroj (ekzemple: A typographer, F typographe, G Typograph) estas tradukitaj per "tipografo". Komparu ankaŭ en Plena Analiza Gramatiko, paragr. 342 -isto, Rim. III: "Ĉe vortoj kun "logio, grafio, nomio, zofio" (nomoj de sciencoj) oni povas, anstataŭ -isto, formi la nomon de la scienculo per "logo, grafo, nomo, zofo": filologo, etnografo, geografo, anatomo, filozofo." Laŭ mi "tipografo" devus almenaŭ esti menciita unualoke en serioza enciklopedio. Ankaŭ inter fakuloj (mi lernis tipografion) tipografo estas la plej uzata vorto. --Riŝo 16:20, 4 Mar. 2011 (UTC)Riŝo