Diskuto:Universala Tempo Kunordigita
Etoso
UTC estas mallongigo de "universala tempo kunordigita".
En kiu lingvo? Kio estas la longa versio en la rilata lingvo?
- Laŭ la franca Vikipedio, ŝajnas la frazo venas de la angla "Coordinated Universal Time". -- Gabriel Beecham
Dankon! Sed strangete ke la mallongigo ne estas CUT.
- La mallongigo estas kompromiso inter la franca 'Temps Universel Coordonné' (TUC) kaj angla 'Coordinated Universal Time' (CUT). Nek unu nek la alia -- ĉu ne vere esperanteca solvo? :) (Malpli bele, ĝi vere estas nur 'UT' ("Universal Time") plus 'C' ("Coordinated")...) --Brion VIBBER
- Interese, redankon.