El Buste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Buste
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50548
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 1° 36′ U (mapo)41.885933-1.6016674 [+]
Alto 750 m [+]
Areo 7,611292 km² (76 1.1 292 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Buste (Provinco Zaragozo)
El Buste (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de El Buste
El Buste (Hispanio)
El Buste (Hispanio)
DEC
Situo de El Buste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Buste [+]
vdr

El Buste [elBUSte] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

El Buste estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion.

La loĝloko El Buste mem estas je 76 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 13 km de Tarazona, komarka ĉefurbo norde, kaj je 12 km de Borja, ĉefurbo de la apuda komarko. Ĝi estas sur 750 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj, certe la kreintoj de la nuna urba kerno, restis tie ĝis 1610 (dato de la forpelo de la moriskoj el Aragono). De la islama epoko devenas granda parto de la reto de irigaciaj kanaletoj kiuj nutras la fruktoĝardenojn kaj ankaŭ la urba strukturo en sia plej antikva parto. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ El Buste estis konkerita de kristanoj samjare. La plej frua referenco al la loĝloko estas de 1382. La preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ la 12-a jarcento je malfrua romaniko kvankam estis ampleksita en la 18-a jarcento per barokaj kaj renesancaj elementoj.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ili havis juran entecon propre, kun decidoj fare de la "aljama", islama komunumo, kaj ili rajtis partopreni en la kunsidoj de la konsilantaro.

Kiel teritorio lima inter Navaro kaj Aragono, eble por ioma periodo ĝi apartenis al Navaro post la morto de Alfonso la 1-a kaj la separo de ambaŭ regnoj. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. El Buste demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en El Buste oni malaltiĝis ĝis nunaj 71 loĝantoj.

La 14an de marto 1972 la loĝloko preskaŭ suferis katastrofon kiam du usonaj ĉasaviadiloj McDonnell Douglas F-4 Phantom II kraŝis tute apud El Buste, kaj restaĵoj falis sur la loĝloko, post la aviadiloj superflugis la tegmentojn inter nebulo.​

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]