Saltu al enhavo

Elisabeth Kuhl-Kruse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elisabeth KUHL-KRUSE (naskiĝis la  9-an de majo 1958(nun 1958-05-09), do nun 66-jara, denaska nomo Elisabeth Kuhl), estas germana esperantistino. Ŝi pasigis siajn lernejajn jarojn en Lohne, Malsupra Saksio, kie ŝi kun la posta edzo Franz Kruse kaj iuj amikoj en tute malurba regiono starigis reton da junularaj esperantistaj kursoj kaj renkontiĝoj ĝis nun antaŭe kaj poste ne ripetitan en Germanio. La loka aktivado daŭriĝis ankaŭ post kiam Elisabeth kaj Franz iris studi en Darmstadt kaj loĝis proksime de la studurbo en Roßdorf (Elisabeth studis socian pedagogion en la urba fakaltlernejo). Dum longa periodo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi estis la motoro de la organiza komitato de la Internaciaj Seminarioj, kaj servis kiel estrarano pri renkontiĝoj de GEJ. Post la studaj jaroj la paro retranslokiĝis al norda Germanio, al Bremeno, kaj poste al la apuda loĝloko Lemwerder, kie ili kreskigis filon kaj pli junajn filinajn ĝemelojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]