Saltu al enhavo

Ernst Niekisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Niekisch
Persona informo
Ernst Niekisch
Naskiĝo 23-an de majo 1889 (1889-05-23)
en Trzebnica
Morto 23-an de majo 1967 (1967-05-23) (78-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Tombo Wilmersdorf Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Vajmara Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio
Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands
Socialdemokratia Partio de Germanio (–1926)
Komunista Partio de Germanio
Old Social Democratic Party of Germany (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
rezistobatalanto
aŭtoro
eldonisto
universitata instruisto
ĵurnalisto
revoluciulo
verkisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eldonejo, literaturo kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst Niekisch (naskiĝis la 23-an de majo 1889 en Trebnitz, Silezio, Germana Regno, nun Trzebnica en Pollando; mortis la 23-an de majo 1967 en Okcidenta Berlino) estis germana politikisto kaj politika ĵurnalisto. En 1919 li estis unu el la gvidantoj de la revolucia registaro de konsilantara respubliko de Munkeno, perforte subpremita post nur kvarsemajna ekzisto, kaj poste estis unu el la gvidantoj de la movado de "naci-bolŝevismo", kiu celis la proksimigon de la germana vajmara respubliko al Sovetunio, sen voli la mondan komunisman revolucion, kaj influis ankaŭ la frakcion de Gregor Strasser de maldekstruloj en la germania nazia partio NSDAP, neniigitan en 1934 fare de Adolf Hitler. Niekisch publike esprimiĝis kontraŭ Adolf Hitler kaj organizis reziston kontraŭ la reĝimon de Nazia Germanio. En 1937 li estis malliberigita kaj en 1939 per nazia kortumo pro ŝtata perfido kaj agado por malpermesita partio kondamnita je dumviva mallibereco. Post la fino de la Dua Mondmilito li membriĝis en la socialisma ŝtata partio SED de GDR, el kiu li tamen post la perforte subpremita enlanda ribelo de la 17-a de junio 1953 kontraŭ la komunista reĝimo GDR kritike distanciĝis, en 1955 malmembriĝis el la ŝtata partio kaj en 1963 elmigris al Okcidenta Berlino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]