Saltu al enhavo

Eugène Flachat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Flachat
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1802 (1802-04-16)
en Parizo
Morto 16-an de junio 1873 (1873-06-16) (71-jaraĝa)
en Arcachon
Tombo Tombejo de Montmartre Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lycée Condorcet Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Stéphane Mony (en) Traduki (patrina duonfrato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo konstruinĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj fervoja ponto de Asnières
vdr

Eugène FLACHAT (naskiĝis la  16-an de aprilo 1802(nun 1802-04-16) en Parizo, mortis la 16-an de junio 1873 en Arcachon) estis franca inĝeniero.

Li faris siajn unuajn studojn ĉe Lycée Bonaparte (nun Lycée Condorcet). Li kunlaboris pri la projektoj de unu el la unuaj francaj fervojaj linioj, Parizo - Le Pecq inaŭgurita la 28-an de aŭgusto 1837, poste tiu de Parizo - Versailles-Rive-Droite (1840-1842). Li estis la konstruanto de la unua fervoja stacidomo en Parizo. Li ankaŭ restrukturis la parizan stacidomon de Saint-Lazare en 1851 kaj aliajn projektojn ligitajn al fervojoj. Strato en Parizo portas lian nomon. Lia nomo estas unu el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eiffel-Turo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eugène Flachat en la kataluna Vikipedio.