Saltu al enhavo

Félicité de Genlis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félicité de Genlis
Persona informo
Félicité de Genlis
Naskonomo Stéphanie Félicité du Crest de Saint-Aubin
Naskiĝo 25-an de januaro 1746 (1746-01-25)
en Issy-l'Évêque
Morto 31-an de decembro 1830 (1830-12-31) (84-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 24
Grave of Félicité de Genlis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj francaanglagermanaitala vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Félicité de Genlis
Familio
Patro Pierre César du Crest de Saint-Aubin, Seigneur de Chancéry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Félicité Minguet de Mézières (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Charles-Louis Ducrest (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Charles Alexis Pierre Brulart de Genlis Sillery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Louis Philippe II, Duke of Orléans (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Pamela FitzGerald (en) Traduki
 ( Louis Philippe II, Duke of Orléans (en) Traduki)
Edmée Nicole Pulcherie Brûlart (en) Traduki
 ( Charles Alexis Pierre Brulart de Genlis Sillery (en) Traduki)
Fortunée Elisabeth Hermine Compton (en) Traduki
 ( Louis Philippe II, Duke of Orléans (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Stéphanie-Félicité Ducrest de Saint-Aubin vd
Okupo entomologo
komponisto
redaktisto
edukisto
aristokrato
muzikisto
historiisto
verkisto de porinfana literaturo
salonestrino
verkisto
romanisto
harpisto
honordamo
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Theatre of Education ❦
L’Amant anonyme ❦
La Femme auteur vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Félicité de GENLIS (naskiĝinta la 25-an de januaro 1746 en Champcéri apud Issy-l'Évêque, departemento Saône-et-Loire; mortinta la 31-an de decembro 1830 en Parizo) estis franca verkistino.

La verkistino en 1780

Vivo[redakti | redakti fonton]

De Genlis havis bonegan sed malordigitan edukadon kaj havis grandan talenton pri muziko. Ŝi scipovas ludi multajn muzikinstrumentojn, inter kiuj plej bone la harpon. Ŝi edzinigitis 16-jara al la grafo Bruslart de Genlis kaj venis kiel honora damo de la Dukino de Chartres, la patrino de la tiama reĝo Ludoviko Filipo, al la reĝa palaco Palais Royal al Parizo. Oni komisiis al ŝi la edukadon de la dukaj infanoj.

Ŝi ja estis en favoro de ideoj de la Franca Revolucio de 1789 sed devis tamen eviti restadon en Franclando. Ŝi vojaĝis en Svislandon kaj Germanujon. Dum la konsulateco de Napoleono Bonaparte ŝi revenis patrujen. Napoleono peris al ŝi pensionon kaj la Duko de Orléans post 1815 denove.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Estante mania instrui aliajn ŝi verkis amason da pedagogiaj libroj, inter kiuj tre menciindas Le théâtre d'éducation (1779). Ŝiaj komedioj, en kiuj aperas nek iu viro nek iu amintrigo, baldaŭ forgesitis. Ŝiaj historiaj skribitaĵoj suferas je malakurateco kaj partieco. Inter ili estas la plej interesaj eble Mémoires inédits sur le 18ème siècle et la Révolution française (Paris 1825, 10 vol.).

Plej grandan renomon ŝi havis siatempe per la romanoj en pli ol 100 volumoj. Ŝia en 1802 publikita romano Mademoiselle de Clermont taksatas la plej bona verko malgraŭ altgrada sentimentaleco. Tio igis la plej malfruajn verkojn kvazaŭ nedigesteblaj. Ŝi kontraŭbatalis Madamo de Staël kaj mortis kiel tre pia katolikino kaj arda malamikino de Voltero. En 1902 aperis la letera kolekto Lettres inédites de Mme. de Genlis à son fils adoptif Casimir Baecker (1802–1830).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 569, kio legeblas tie ĉi interrete.