Falsa interrilato
Etoso
En statistiko, Falsa interrilato (aŭ, foje Falsa kunrilato aŭ Falsa regresio) estas duargumenta rilato en kiu du okazoj aŭ variantoj ne havas rektan kaŭzan konekton, kvankam oni povus erare antaŭsupozi tion, pro ĉu koincido aŭ ekzisto de ia tria, nevidata faktoro (aludata kiel "konfuza faktoro"). Supozite estas interrilato inter A kaj B. Krom koincido, estas tri eblaj rilatoj:
- A kaŭzas B,
- B kaŭzas A,
- aŭ
- C kaŭzas kaj A kaj B.
En tiu lasta kazo estas falsa interrilato inter A kaj B. En regresia modelo kie A estas regresia sur B sed C estas fakte la vera kaŭza faktoro por A, tiu miselekto de sendependa varianto (B anstataŭ C) estas nomata specifa eraro.