Saltu al enhavo

Fani Pikover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fani Pikover
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1862 (1862-04-12)
en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio,  Rusia Imperio
Morto nekonata
Loĝloko Veisiejai
Familio
Patro Marko Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Rozalia Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Mina Zamenhof, Ida Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Henriko Zamenhof, Leono Zamenhof, Felikso Zamenhof, Herŝ Zamenhof, L. L. Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof kaj Aŭgusta Hermelin Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La domo de Fani Pikover en Veisiejai, en kiu loĝis LLZ

Fani(a) (jide Fejgla) PIKOVER, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1862[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].

Ŝi naskiĝis kiel la dua infano de Marko kaj Rozalia Zamenhof. Ekde 1881, post edziniĝo al loka apotekisto Pikover, ŝi loĝis en la litova urbeto Veisiejai. La edzo estis mense malsana, kaj Fani invitis sian fraton Ludovikon por eklabori en la urbo kiel kuracisto kaj samtempe helpi al la edzo. Zamenhof restis tie 4 monatojn en 1885[1].

Ŝi havis tri infanojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011
  2. 2,0 2,1 Heroldo de Esperanto, 21.03.1925