Saltu al enhavo

Fanny (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fanny
Aŭtoro Edna Ferber
Eldonjaro 1934
Urbo Heronsgate
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 240
vdr

Fanny (angle : Fanny Herself) estas romano verkita de la usonino Edna Ferber, poste tradukita el la angla fare de Berno Fabo. Ĝin eldonis The Esperanto Publishing Company Limited el Heronsgate 240-paĝe en la jaro 1934. Reapero okazis en Amsterdamo ĉe Populara Esperanto-Biblioteko, ĉirkaŭ 1952.

Citaĵo
 Jen leginda kaj rimarkinda studaĵo pri la vivo de juda knabino en Usono. Oni sekvas ŝian karieron kun kreskanta intereso. La aŭtoro sukcesis vivigi la rolulojn en la historio ——ĝi estas vigle kaj lerte rakontita; oni sentas, ke ĝi priskribas vivadon aktualan, kaj kelkloke ĝi atingas nivelon tute altan. La traduko estas bona kaj flua, kaj la libro entute estas plene rekomendinda.

Kvankam mi ne posedas la anglan originalon por komparo, mi forte suspektas, ke la tradukon faris neanglo —afero bedaŭrinda ĉe verko angla. Kiel ajn anstataŭ ĉiuokaze, por traduki interjekcian “however”, “anyway” ; Mi volos labori anst. Mi ja laboros (“I wil work”) (166); Mi celas (“I mean to say’) (166); Li rigardis (aspektas) ne dorminta (220), 240); disaranĝis (malarangis) (53); ekzempligas evidentajn kaptilojn por la alilingvano. Kiel efektivajn erarojn mi notas: se ne ke ŝi estos libera (se ŝi ne estos libera) (56, 55); nenial ŝi akceptis nek donacojn nek invitojn (aŭ ... aŭ) (15); mi volas, ke vi komprenos (komprenu) (56, 85); Ili estus la nuraj (solaj), kiuj ...la nura (sola) sono estis, (multloke) ; mi neeble povos iri (mi neniel povos iri) (135, 151); mi timas (petas) (219). Koncerto (“a concert') (126) ne estas konĉerto ('a concerto'). Kongregacio (25) ne signifas ĉeestantaron ĉe Diservo ; nek ekstravaganca (152) elspezeman ; nek emerĝa vestaro (116) vestaron por urĝa bezono. Neologismoj prekaŭ mankas. Unu solan mi renkontis unuafoje ĉi tie: unua divo (plonĝo ?) “a dive with the hand into a bag of articles”. Nenecesaj ŝajnas gazono (razeno); humuro (humoro) ; periodiko (periodaĵo); sakri (blasfemi); smokingo (fumvesto). Bluseĝa kostumo; ruĵo (“rouge”); anheli (“to gasp”); asorti (“to sort” (ĉifonasovteĵo, asorti vestaĵojn); sukerizita pasto, frandaĵoj sukerozaj, plenigas la liston. Ĉu tiorilatetiurilate (70, 71) ? Ĉu malhavi signifas “to miss” (165), aŭ “to do without” (204, 218) ?

Notindaj esprimoj estas: for-fora vilaĝo ; ŝi estis tro okupita por ĉagreniĝi pri tiaj tioj; laŭ oniflustro ; injo mia (“my darling’) ... Fanny, injo... Aŭskultu min, injo (“my girl”); Jen, kiel la vivo traktas onin!; atendi sekundeton (“for the fraction of a second”); stumpeluzitaj kalkanumoj (“down at the heel”); solemo (“love of solitude”); radŝuoj ('“roller-skates') ; bebovestoj, bebolibro. Kaj jen preskaŭ la sola nediskuteble bona uzo de nenial en nia literaturo: Tiom mi me konsilus al mia malamiko : sekve nenial al vi (70) 
— La Brita Esperantisto - Numero 356, Decembro (1934) paĝo 401

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]