Saltu al enhavo

Ferdinand Eisen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Eisen
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1914 (1914-11-17)
en Nursi
Morto 31-an de oktobro 2000 (2000-10-31) (85-jaraĝa)
en Talino
Tombo Metsakalmistu Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Tartu Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ferdinand Eisen
Okupo
Okupo esperantisto
edukteoriisto
instruisto
sportsperson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferdinand EISEN (naskiĝis 1914, mortis 31-an de oktobro 2000) estis estona esperantisto kaj iama ministro pri klerigo de Estona Soveta Respubliko (1960-80), kiu prezidis (1980-91) la landan Esperanto-asocion.

Lerninte Esperanton en la 1930-aj jaroj, li subtenis ĝin multmaniere en Estonio, kaj lia renomo forte kontribuis al la grandaj sukcesoj de la jaroj 70/80-aj, kiam ŝtataj eldonejoj aperigis dekkvinon da beletraj libroj estonaj en Esperanto, kaj dudeko da lernejoj fakultative instruis la lingvon. Eisen estis ankaŭ fakdelegito de UEA pri filozofio.