Saltu al enhavo

Frigyes Karinthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Karinthy
Persona informo
Naskonomo Karinthy Frigyes Ernő
Naskiĝo 25-an de junio 1887 (1887-06-25)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aŭgusto 1938 (1938-08-29) (51-jaraĝa)
en Siófok
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 41-1-35 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Frigyes Karinthy
Memorigilo Frigyes Karinthy
Familio
Frat(in)o Ada Karinthi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Aranka Böhm (en) Traduki (1920–1938)
Etel Judik (1914–1918) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Gábor Karinthy (en) Traduki
 ( Etel Judik)
Ferenc Karinthy
 ( Aranka Böhm (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
ĵurnalisto
sciencfikcia verkisto
esperantisto
poeto
dramaturgo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Q109730981
Q1316638
Így írtok ti
vdr

KARINTHY Frigyes [karinti] (naskiĝis la 25-an de junio 1887 en Budapeŝto; mortis la 29-an de aŭgusto 1938 en Siófok) estis eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo.

Busto pri Frigyes Karinthy

Lia edzino estis Etel Judik, lia filo estis Ferenc Karinthy, lia nepo Márton Karinthy.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis la lingvon.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esik a hó ("Neĝas", 1912, noveloj)
  • Így írtok ti ("Jen kiel vi aliaj verkas", 1911: li parodie imitas stilon de gravaj verkistoj de la hungara literaturo kaj de la mondliteraturo)
  • Utazás Faremidóba ("Vojaĝo en Faremidon. Du Ŝipoj", 1915, "la sesa vojaĝo de Gulivero", romano)
  • Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
  • A bűvös szék ("Magia seĝo Arkivigite je 2004-08-30 per la retarkivo Wayback Machine", 1918, teatraĵo)
  • Capillária ("Kapilario", 1921, "la sesa vojaĝo de Gulivero", romano)
  • Nem mondhatom el senkinek ("Mi povas diri ĝin al neniu", 1930, poemoj)
  • Mennyei riport ("Ĉiela intervjuo", 1937, satiro)
  • Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
  • Üzenet a palackban ("Mesaĝo en la botelo", 1938, poemoj)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Vojaĝo al Faremido; 1980; Hungara Esperanto-Asocio

Famaj verkoj filmigitaj[redakti | redakti fonton]

  • Mágia (1917) reĝisorado Sándor Korda
  • Barátságos arcot kérek (1935) reĝisorado László Kardos
  • Tanár úr, kérem (1956) reĝisorado Frigyes Mamcserov /laŭ lia verko: Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
  • Utazás a koponyám körül (1970) reĝisorado György Révész /laŭ lia verko: Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
  • Holnap reggel (1970) reĝisorado Jenő Horváth
  • A Nagy Ékszerész (1978) reĝisorado Márton Karinthy
  • 1 és a semmi (2004) (telefilmo) reĝisorado Péter Molnár
  • Utazás a koponyám körül (2005) de aŭtoro Chi Recordings
  • Lux úr szabadalma (2006) (telefilmo) reĝisorado Marcell Gerő
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.