Saltu al enhavo

Gabriel de Mortillet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel de Mortillet
Persona informo
Naskonomo Louis Laurent Gabriel de Mortillet
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1821 (1821-08-29)
en Meylan
Morto 25-an de septembro 1898 (1898-09-25) (77-jaraĝa)
en Saint-Germain-en-Laye
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Konservatorio Nacia de Artoj kaj Metioj - geologio, inĝenierarto (–1848) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Paul de Mortillet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Adrien de Mortillet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo profesoro (1876–)
prahistoriisto
universitata instruisto
politikisto
arkeologo
antropologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Louis Laurent Gabriel de Mortillet (29a de Aŭgusto 1821 - 25a de Septembro 1898) estis franca arkeologo kaj antropologo, naskiĝinta en Meylan, Isère kaj mortinta en Saint-Germain-en-Laye, kiu ludis gravan rolon en la unuaj esploroj rilataj al la Prahistorio.

Pro partopreno en la Revolucio de 1848 kiel socialisto li estis ekzilita de Napoleono la 3-a. Li rifuĝiĝis en Svision, kie, ekde 1858 li centris sian intereson en la etnologio, partoprenis en la esplorado de la lagoj de Lombardio kaj malkovris en 1863 la unuan lokon de setlejo de Neolitiko de Italio en Isolino.

En 1864 li revenis en Francion kaj kreis novan publikaĵon, Matériaux pour l'histoire positive et philosophique de l'homme, poste Matériaux pour l'histoire naturelle et primitive de l'homme, kaj patronis la plej grandan parton de la unuaj publikaĵoj kiuj celis la prahistorion en tiu lando.

Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Promenades au Musée de Saint-Germain (1869)
  • Classification des diverses périodes de l'âge de la pierre (1873)
  • Musée préhistorique (1881)
  • Le préhistorique, antiquité de l'homme (1882)
  • Les Nègres et la civilisation égyptienne (1884)
  • Origines de la chasse, de la pêche et de l'agriculture (1890)
  • Le préhistoire : origine et antiquité de l'homme (1900)