Saltu al enhavo

George Boole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Boole
Persona informo
George Boole
Naskiĝo 2-an de novembro 1815 (1815-11-02)
en Lincoln
Morto 8-an de decembro 1864 (1864-12-08) (49-jaraĝa)
en Ballintemple
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cork Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Mary Everest Boole (en) Traduki (1855–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ethel Lilian Voynich, Margaret Boole Taylor (en) Traduki, Mary Boole Hinton, Alicia Boole Stott (en) Traduki, Lucy Everest Boole (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
logikisto
filozofo
komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Matematika logiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
G. Boole

George BOOLE [ĝorĝ bu:l], esperantigata kiel Georgo Buleo (naskiĝis la 2-an de novembro 1815 en Lincoln, Lincolnshire, Anglio, kaj mortis la 8-an de decembro 1864 en Ballintemple, Irlando) estis brita aŭtodidakta matematikisto kaj filozofo.

Buleo formulis la bulean algebron, poste nomitan laŭ li, kiu formaligas logikajn deduktojn.

Laŭ li oni nomis ankaŭ ver-valoran bulean datumtipon en pluraj programadlingvoj, ekz. bool en Algol 68 kaj C++, kaj boolean en Java.

Buleon, pro lia laboro, honoris per medalo la Reĝa Societo kaj li ricevis profesorecon ĉe la Reĝina Kolegio en Cork, Irlando, kie li instruis ĝis sia morto. Li mortis, nur 49-jara, pro la sekvoj de malvarmumo.

George Boole estis edzo de Mary Everest kaj havis kvin filinojn. La lasta Etelo famiĝis poste kiel verkistino Ethel Lilian Voynich.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Mathematical Analysis of Logic (La Matematika Analizo de la Logiko) (1847)
  • An Investigation of the Laws of Thought, on Which are founded the Mathematical Theories of Logic and Probabilities (Investigacio pri la Leĝoj de la Penso, en kiu troviĝas la Matematikaj Teorioj pri Logiko kaj Probablokalkulo)(1854)
  • Treatise of Differential Equations (1859)
  • Treatise of the Calculus of Finite Differences (1860)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]