Saltu al enhavo

Georges Junier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Junier
Persona informo
Naskiĝo 1913
Morto 17-an de februaro 2000 (2000-02-17)
en Gray, Francio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Géo (Georges) JUNIER, esperante Ĵeo (Georgo) Ĵuniero (naskiĝis en 1913, mortis la 17-an de februaro 2000 en Gray, Francio) estis franca esperantisto ekde 1932.

Li estis fervojisto, kiu aktive partoprenis la agadon de la landa asocio de UEA, ekde la jaro 2000 nomata Espéranto-France, kaj ankaŭ de la Franca Fervojista Esperanto-Asocio.

Lia vivo-verko estis la deksalona Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kiun li kreis, gvidis kaj daŭre riĉigis.

Pro sia Esperanto agado li ricevis plurajn nemovadajn distingojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]