Saltu al enhavo

German Stepanoviĉ Titov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
German Stepanoviĉ Titov
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1935 (1935-09-11)
en Verkh-Zhilino
Morto 20-an de septembro 2000 (2000-09-20) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski (–1968)
Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio (–1972) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo German Stepanoviĉ Titov
Familio
Patro Stepan Titov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo piloto
militisto
sciencisto
politikisto
kosmonaŭto
verkisto
membro de la ŝtata Dumao Redakti la valoron en Wikidata
vdr

German Stepanoviĉ TITOV (ruse Герман Степанович Титов; naskiĝis la 11-an de septembro 1935 en Polkovnikovo, Siberio, Sovetunio, mortis la 20-an de septembro 2000), estis sovetia kosmonaŭto (spacnavigisto).

Post edukado je piloto de la aertrupoj TITOV estis elektita por partopreno en la trejnado por kosmaj "flugoj". Li estis la dua (post Jurij Gagarin) homo, kiu atingis la kosmon. Li startis la 6-an de aŭgusto 1961 per kosmoŝipo Vostok 2. Lia navigado daŭris 25 horojn. Tiam li estis 25-jara kaj per tio restas ĝis nun (2004) rekordulo, kiel plej juna spacveturinto.

Post lia kosmoflugo li plenumis diversajn gvidajn poziciojn ene de la spacoprogramo de Sovetunio.

Post retiriĝo en 1992 li estis elektita al Dumao (la parlamento de Rusio) kiel membro de la Komunisma Partio.

Havante 65 jarojn li mortis en la jaro 2000 pro koratako en ŝvitbanejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]