Saltu al enhavo

Gina Lollobrigida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gina Lollobrigida
Persona informo
Gina Lollobrigida
Naskonomo Luigina Lollobrigida
Naskiĝo 4-an de julio 1927 (1927-07-04)
en Subiaco,  Reĝlando Italio
Morto 16-an de januaro 2023 (2023-01-16) (95-jaraĝa)
en Romo,  Italio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo cimitero di Subiaco (it) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio The Democrats (en) Traduki
Sovereign and Popular Italy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gina Lollobrigida
Familio
Edz(in)o Milko Škofič (en) Traduki (1949–1971) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Parencoj Guido Lollobrigida (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Francesca Lollobrigida (en) Traduki (pranevino)
Francesco Lollobrigida (en) Traduki () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
ĵurnalisto
skulptisto
fotisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kina aktorado, fotografio, skulptarto kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1946–1997 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lollobrigida en 2007

Gina LOLLOBRIGIDA (plennome Luigina LOLLOBRIGIDA) ([ˈdʒiːna lolloˈbriːdʒida]) (naskiĝis la  4-an de julio 1927(nun 1927-07-04) en Subiaco - mortis la 16-an de januaro 2023 en Romo) estis itala aktorino.

Post la dua mondmilito ŝi kun sia familio transloĝiĝis al Romo. Ŝi komencis studi pentradon kaj skulptadon, krome interesiĝis pri kantado kaj aktorado. Post sukceso en beleckonkurso en la jaro 1947 ŝi ricevis aron da filmofertoj.

Kulminoj de ŝia kariero estis la filmoj Fanfan la Tulipe (apud Gérard Philipe) kaj Notre-Dame de Paris (apud Anthony Quinn). En la filmo La donna più bella del mondo ŝi montris ankaŭ sian talenton por la kantado.

Dum la 1970-aj jaroj ŝi pli kaj pli retiriĝis el la filmkariero, por koncentriĝi ĉefe al la fotado. Ŝia fotolibro Italia mia, eldonita en 1972, gajnis internacian renomon.

El sia divorcinta edzeco kun la kuracisto Milko SKOFIC ŝi havas unu filon.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Alina (Italio, 1951)
  • Fanfan la Tulipe (Italio/Francio, 1951)
  • Les belles de nuit (Francio/Italio, 1952)
  • Beat the Devil (Usono, 1954)
  • Pane, amore e fantasia (Italio, 1954)
  • La donna più bella del mondo (Italio, 1955)
  • Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
  • Trapeze (1956)
  • Never So Few (Usono, 1959)
  • Woman of Straw (Britio, 1964)
  • Hotel Paradiso (Usono, 1965)
  • Les cent et une nuit (Francio, 1994)