Guimarães

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Guimarães (stacidomo).
Guimarães
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4800 Guimarães
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158 124  (2011) [+]
Loĝdenso 651 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 8° 17′ U (mapo)41.445-8.2908333333333 [+]
Areo 242,85 km² (24 285 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Guimarães (Portugalio)
Guimarães (Portugalio)
DEC
Situo de Guimarães

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guimarães [+]
vdr

Guimarães estas portugala urbo de la Distrikto Braga, Norda regiono kaj subregiono Ave, kun ĉirkaŭ 52 000 loĝantoj en la centra nukleo kaj ĉirkaŭ 161 876 ene de la tuta municipo.

Ĝi estas la sidejo de municipo kun 242,85 km² laŭ etendiĝo kaj 159 576 loĝantoj (2001), subdividita en 69 freguesia-jn. La plejparto de la loĝantaro vivas en la urbo kaj ĉirkaŭe. La municipo limas norde kun la municipo Póvoa de Lanhoso, oriente kun Fafe, sude kun Felgueiras, Vizela kaj Santo Tirso, okcidente kun Vila Nova de Famalicão kaj nordokcidente kun Braga. Guimarães, kune kun Maribor (Slovenio), estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2012.

Temas pri historia urbo, kiu ludis gravan rolon en la formado de Portugalio, kiu estas pli ol unu jarmilon antikva, kiam ĝi nomiĝis Vimaranes, eble devene el Vímara Peres, meze de la 9-a jarcento, kiam li faris de tiu loko sia unua regocentro de la Condado Portucalense kiun li estis konnkerinta por la Regno Asturio. Aliaj etimologoj indikas devenon el [Villa] Vimaranis, kaj aliaj el Via Maris (vojo al maro).

Guimarães estas grava historia urbo de la lando, estante ĝia historia centro enmetita en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 2001, kaj unu el la ĉefaj turismaj centroj de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Cirkla domo el la kastrumo de Citânia de Briteiros.

La urbo estas historie ligita al la fondo de la portugalaj nacieco kaj identeco. Guimarães, inet aliaj loĝlokoj, antaŭis kaj preparis la fondon de Portugalio, konata kiel "O Berço da Nação Portuguesa" (lulilo de la portugala nacio). Tie okazis en 1128 kelkaj gravaj politikaj kaj militaj okazaĵoj, kiuj kondukis al la sendependeco kaj nasko de nova nacio. Tial videblas granda skribaĵo sur unu de la turoj de la antikva murego de la urbo "Aqui nasceu Portugal" (ĉi tie naskiĝis Portugalio), referenco kaj historia kaj kultura kaj por lokanoj kaj por samlandaj vizitantoj.

La regiono en kiu estas nun Guimarães havis permanentan loĝadon almenaŭ el malfrua Ĥalkolitiko, kiel atestas en la municip, de kastrumoj, nome citânias de Briteiros kaj Sabroso kaj la Arkeologiejo de Penha. Tiuj samaj loĝlokoj estis romanigitaj per la okupacio fare de la Romia Imperio kiu fakte fondis ankaŭ aliajn loĝlokojn.[1] Siaflanke la skribaĵo en la nomita Ara de Trajano estas atestilo fare de romianoj de la varmakvoj de la urbeto Caldas das Taipas.

Kastelo de Guimarães.

Post la politika interveno nomita Reconquista organizita el la Reĝlando Asturio, en kiu partoprenis la hidalgo Vimara Peres ankoraŭ en la 9-a jarcento, la mezepoka fondo de la moderna urbo okazis en la 10-a jarcento. En tiu epoko la grafino Mumadona Dias, vidvino de Hermenegildo Gonçalves, konstruigis, en sia posedaĵo de Vimaranes, duoblan monaĥejon, kiu iĝis altirejo kaj rezultis en la fiksado de setlejo konata kiel vila baixa (malalta urbo). Paralele kaj por defendo de la aglomeraĵo, ŝi konstruigis kastelon tre proksime, sur la monteto, kreante tial duan fiksigejon en la vila alta (alta urbo). Por ligi amabaŭ kernojn oni formis la straton Rua de Santa Maria.

Poste la monaĥejo iĝis Real Colegiada de Nossa Senhora da Oliveira kaj akiris grandan gravon pro la privilegioj kaj donacoj kiun reĝoj kaj nobeloj iom post iom havigis. Ĝi iĝis fama Sanktejo por Pilgrimado, kaj de ĉiu flanko venis kredantoj kiuj helpis la disvolvigon de la areo.

La havigo, fare de la grafo D. Henriko, de la unua tutlanda foruo (konsiderata de kelkaj historiistoj antaŭa al tiu de Constantim de Panóias), de nekonata dato, sed eble en 1096, atestas pri la kreskanta gravo de la tiam vila Guimarães, elektita tiam kiel ĉefurbo de la praŝtato Condado Portucalense.

En 1127 Guimarães estis sieĝita de D. Afonso la 7-a, por finigi la klopodojn de ribelo estrita de D. Afonso Henriques, kaj postuli, ke tiu iĝu lia vasalo. Tiurilate okazis la 24an de Junio 1128 la Batalo de São Mamede. En 1131 D. Afonso Henriques faris el Koimbro la centron de la nacia monarkio, posteno kiu ĝis tiam estis apartenanta al Guimarães.[2]

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro de la urbo kreskis el 9 000 loĝantoj ĝis nunaj 54 000 (tio estas sesobliĝo), dum la municipo kreskis el 54 000 ĝis nunaj 156 000 (tio estas malpli ol triobliĝo). La ekonomio baziĝas ĉefe sur jenaj aktivecoj: teksado de kotono kaj lino, tranĉiloj, tanado, banalaĵoj kaj metiartoj (juvelaro, fajenco kaj brodaĵoj). En agrikulturo ĉefe estas herbejoj, krom iom da cerealoj kaj vitejoj. Pri industrio hegemonias transformado kaj tekstila sektoro. Pri la triaranga sektoro, plimulto de servoj koncentriĝas en la urbo kaj urbetoj. Avepark estas parko de scienco kaj teknologio proksime de Caldas das Taipas, sed ene de la fregezio Barco, en Guimarães, ĉirkaŭ 8 km de la urbocentro, funkcianta ekde Novembro 2007.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Ponto en Aldão.

La municipo Guimarães havas la jenajn fregeziojn:

  • Abação e Gémeos
  • Airão e Vermil
  • Aldão
  • Arosa e Castelões
  • Atães e Rendufe
  • Azurém
  • Barco
  • Briteiros (Santo Estêvão) e Donim
  • Briteiros (São Salvador e Santa Leocádia)
  • Brito
  • Caldelas
  • Candoso (São Martinho)
  • Candoso (São Tiago) e Mascotelos
  • Conde e Gandarela
  • Costa
  • Creixomil
  • Fermentões
  • Gonça
  • Gondar
  • Guardizela
  • Infantas
  • Leitões, Oleiros e Figueiredo
  • Longos
  • Lordelo
  • Mesão Frio
  • Moreira de Cónegos
  • Nespereira
  • Oliveira, São Paio e São Sebastião
  • Pencelo
  • Pinheiro
  • Polvoreira
  • Ponte
  • Prazins (Santa Eufémia)
  • Prazins (Santo Tirso) e Corvite
  • Ronfe
  • Sande (São Lourenço) e Balazar
  • Sande (São Martinho)
  • Sande (Vila Nova e São Clemente)
  • São Torcato
  • Selho (São Cristóvão)
  • Selho (São Jorge)
  • Selho (São Lourenço) e Gominhães
  • Serzedelo
  • Serzedo e Calvos
  • Silvares
  • Souto e Gondomar
  • Tabuadelo e São Faustino
  • Urgezes

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Placo Oliveira.
Largo do Toural.
  • Kastelo de Guimarães
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Oliveira
  • Malfruromanika Preĝejo de São Miguel do Castelo
  • Kapeloj de Passos da Paixão de Cristo
  • En la Konvento de Sankta Klara, estas aktuale la urbodomo de Guimarães.
  • Preĝejo de Misericórdia
  • Baziliko de São Pedro
  • Preĝejo de São Domingos, gotika
  • Preĝejo kaj konvento de Dominikaninoj
  • Konvento de São Francisco
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Consolação e Santos Passos (Preĝejo de São Gualter)
  • Monaĵejo de Santa Marinha da Costa, nune Pousada (ŝtata hotelo)
  • Preĝejo de Serzedelo (Nacia Monumento)
  • Sanktejo de Penha
  • Palaco de la Dukoj de Bragança (tabelfoto)
  • Rua de Santa Maria, Placoj Oliveira (preĝejo kaj Padrão do Salado) kaj Santiago
  • Palaco Vila Flor (nune kultura centro)
  • Kastrumo Citânia de Briteiros
  • Statuo de Afonso Henriques inter aliaj
  • Muzeo Alberto Sampaio kaj Sociedade Martins Sarmento

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Jesus da Costa, Avelino (1981). Congresso Histórico de Guimarães e sua Colegiada - 850.° aniversário da Batalha de S. Mamede (1128-1978) (PDF). III. [S.l.: s.n.] pp. 136–137
  2. CAPELO et al, 1994:26

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CAPELO, Rui Grilo; RODRIGUES, António Simões; et al. (1994). História de Portugal em Datas. Lisboa: Círculo de Leitores, Lda. 480 pp. ISBN 972-42-1004-9
  • REIS, Francisco; GOMES, Rosa; Gomes, Gilberto; et al. (2006). Os Caminhos de Ferro Portugueses 1856-2006. Lisboa: CP-Comboios de Portugal e Público-Comunicação Social S. A. 238 pp. ISBN 989-619-078-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guimarães en la portugala Vikipedio.