Saltu al enhavo

Hejlongĝjango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejlongĝjango
Norma ĉine : 黑龙江省
Hēilóngjiāng Shěng
Mallongigo: 黑 (Hēi)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Hejlongĝjango montrata
Ĉinio kun Hejlongĝjango montrata
Ĉinio kun Hejlongĝjango montrata
Signifo de nomo 黑 hēi—nigra
龙 lóng—drako
江 jiāng—rivero
Amuro
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Harbino
Provincestro Lu Hao

(ekde 5-a de junio 2013)

Areo 460 000 km²
 - Latitudo 43° 25' N al 53° 33' N
 - Longitudo 122° 23' E to 134° 46' E
Loĝantaro (2020)
 - Ĉirkaŭ 31 850 088
 - Loĝdenso 70/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 858,7 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 21 640
HDI 0,808 (alta) (2008)
Etnoj Hanoj: 95%
Manĉuoj: 3%
Koreoj: 1%
Mongoloj: 0,4%
Hujoj: 0,3%
ISO 3166-2 CN-23
Oficiala retejo
www.hlj.gov.cn
vdr

Hejlongĝjango (ĉine 黑龙江, pinjine: Hēilóngjiāng) estas provinco en la Ĉina Popola Respubliko, la plej nordorienta provinco en la lando. Ĝi havas limon kun Rusio norde kaj oriente, kaj enlande kun Ĝilinio sude kaj Interna Mongolio okcidente.

Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 31 850 088 loĝantoj sur areo de 454 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Harbino.

Ĝi estas parto de Manĉurio kiu portempe estis nomata Manĉukuo (ĉine 満州国/满洲國, pinjine: Mănzhōu Guó; japane 満洲国, Manshūkoku). Manĉukuo aŭ Manĝukuo estis pupŝtato kreita fare de Japanio en Manĉurio. Ĝi ekzistis inter 1932 - 1945. Ties imperiestro estis Pu Yi (1906-1967). Pu Yi estis formale Imperiestro de Ĉinio (1908-1912) kaj iĝis en 1932 prezidento kaj en 1934 imperiestro de Manĉukuo.

Manĉukuon okupis en 1945 sovetiaj trupoj kaj redonis ĝin en 1946 al Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]