Saltu al enhavo

Henri Maresquelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Maresquelle
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1866 (1866-03-06)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henri MARESQUELLE [mareskel] (naskiĝis la 6-an de marto 1866 en Strasbourg) estis franca esperantisto kaj licea profesoro.

Post parolado de Bourlet (1903) li fondis grupon en Nancy, tre gravan en tiu tempo (pli ol 100 anoj), kaj gvidis publikan kurson en la granda amfiteatro de la Scienca Fakultato; poste propagandis en la tuta regiono. Broŝuroj, artikoloj.