Ida Hahn-Hahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ida Hahn-Hahn
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1805 (1805-06-22)
en Tressow
Morto 12-an de januaro 1880 (1880-01-12) (74-jaraĝa)
en Majenco
Tombo Hauptfriedhof Mainz vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Meklenburgo-Schwerin vd
Familio
Patro Karl von Hahn vd
Edz(in)o Friedrich von Hahn vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Letters from the Orient vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ida HAHN-HAHN (naskiĝinta la 22-an de junio 1805 en Schwinkendorf, mortinta la 12-an de januaro 1880 en Majenco) estis germana verkistino kaj konvento-fondantino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de bienposedanto kaj teatrointendanto ŝi suferis pro la divorco de la gepatroj. Edukadon al siaj intelektaj kapabloj adekvatan ŝi ne ĝuis. Tro frua geedzeco kun kuzo Friedrich von Hahn-Basedow (ili havis handikapitan filinon) post mallonga tempo en 1829 estis jure rompita. Tiaj malfacilaĵoj favoris nervan malkvieton kaj incitiĝemon ĉe ŝi ĝis fantazia liberechavigemo kaj provoka opozicio al ĉiuj tradicioj sociaj.

Postdivorce ŝi vivis en Berlino, Dresdeno (1845/49), Greifswald, Vieno kaj Giekau aŭ vojaĝadis (de 1835 plurfoje Svisujon, 1838/39 Italujon, 1840 Hispanujon kaj Francujon, 1842 Skandinavion, 1843/44 Orienton, 1846 Anglujon, Skotlandon kaj Irlandon, 1847 denove Italujon kaj Sicilion). Frukto de tioma vojaĝemo estis pluraj subjektivaj-impresionismaj vojaĝrakontoj skribitaj sub la moda influo de Heinrich Heine kaj Hermann von Pückler-Muskau. En ili oni lernas pri pejzaĝoj, popola vivo, arto (kun interese memstaraj pritaksoj de la itala frua renesanco) kaj kulturo en maniero de babilado emocia-kritika.

Per tio ŝi furoris kiel jam pli frue per romanoj, pro kio ŝi iĝis bonege salajrita verkistino. De ĉirkaŭ 1831 ŝi vivis en libera geedzeco kun Adolf von Bistramb el Kuronio kiun ŝi ekkonis en 1827. La juristo kaj politikisto August Heinrich Simon, regna reganto en 1848 (antaŭ la ekzilen-iro al Svisujo), ankaŭ havis de 1836 kontaktojn kun ŝi. Ambaŭ virojn ŝi portretis romane. La morto de la ege amita Bistramb kaj la revolucio de 1848/49 spertita en Dresdeno estigis ŝin malŝatantino de demokratio. En 1850 en Berlino ŝi publike konvertiĝis je katolikismo sub la gvidado de la posta majenca episkopo Wilhelm Emmanuel von Ketteler. Romantikisma-restaŭrada tendenco jam pli longe senteblis en diversaj romanoj (Gräfin Faustine de 1841; Sibylle de 1846). Post novicado en franca klostro je Angers ŝi fondis en Majeno la konventon Kloster zum guten Hirten kiel savostacion por malsukcesintaj knabinoj. Tie ŝi restis ekde 1854 (kun interrompo pro vojaĝoj Italujon en 1869/70 kaj 1873): tamen ŝi mem neniam eniris la ordenon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ŝia verkista kreitaro povas dividiĝi je du kontraŭaj duonoj kaŭzitaj de la konfesioŝanĝo. Ŝia liriko estis epigona, malforta imitado de romantikuloj, antaŭ ĉi de aĵoj de George Byron. La tre ŝatataj erotikaj-psiĥologiaj romanoj estiĝintaj antaŭ la konvertiĝo ne havas multon intrigan kaj senprofunde priskribas klasojn kaj personojn suferante je troo da dialogoj. Multas en ili lingvaj kliŝoj, dume la komponado estas loza. Kombiniĝas socikritiko kaj animportretoj kun fortoj sentaj, spirita kaj entreprenema. Gravas tie disonanco patosa kaj sentimentala kontraŭ la propra mio. Klare videblas tie influoj de Madamo de Staël (Corinna), de George Sand (Lélia) kaj de Stendhal.

Tiu ĉi socikritiko koncentriĝas je la sendependeco kaj la sento-suvereneco de virinoj sen iama dubo pri la supereco de nobeloj. La kritiko iĝis ilo de eksciteblaj aristokratoj vere nevolantaj rezigni pri privilegioj. Meze de ŝiaj romanoj estas neorda virino superanta ĉiujn konvenciojn danke al sentemo kaj spriteco. Fakte temis pri aŭtobiografia priskribo de trajtoj. Hahn-Hahn en 1845 kungrupigis la romanojn Ida Schönholm (iam: Aus der Gesellschaft, 1838), Der Rechte (1839), Gräfin Faustine (1841, kun projekcioj je la goeta Faŭsto), Ulrich (1841), Sigismund Forster (1843), Cecil (1844) je unu ciklo titolita Aus der Gesellschaft.

Ŝia literatura rivalino Fanny Lewald parodiis ŝin teme kaj stile en la verko Diogena, Roman von Iduna Gräfin H. … H. … (1847).

La aŭtentika kaj postula memkritiko de la fantazia subjektivismo de Hahn-Hahn ĉe Von Babylon nach Jerusalem (1851), ŝia religia pravigilo, dividas la antaŭajn verkojn de la dua, postkonvertiĝa vivoparto de ŝi. Sekvanta multo da edifaj romanoj, rakontoj, historiaj portretoj, religiaj legendoj karakteriziĝas per eĉ pli malalta stila kvalito.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Faustine, Ein Roman aus der Biedermeierzeit; eldonis A. Schurig 1919
  • Jenseit der Berge, 1840
  • Reisebriefe, 1841
  • Erinnerungen aus und an Frankreich, 1842
  • Ein Reiseversuch im Norden, 1843
  • Oriental. Briefe, 1844
  • Gedichte, 1835
  • Venetianische Nächte, 1836
  • Astralion 1839

Fonto[redakti | redakti fonton]

Martini, Fritz, "Hahn-Hahn, Ida Gräfin von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 498-500 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]