Saltu al enhavo

Inés Gastón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inés Gastón
Persona informo
Naskonomo Inés Gastón Burillo
Naskiĝo 12-an de septembro 1906 (1906-09-12)
en Zaragozo
Morto 25-an de septembro 1993 (1993-09-25) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Emilio Gastón Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Emilia Gastón kaj Rafael Gastón Burillo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Inés GASTÓN BURILLO (naskiĝis la 12-an de septembro 1906; mortis la 25-an de septembro 1993 en Zaragozo) estis hispana esperantistino. Kiel filino de Emilio Gastón, ŝi fariĝis - post sia fratino Emilia Gastón - verŝajne la dua denaska esperantisto en la mondo (laŭ la UEA-jarlibro de 1966).

Ŝi aktivis por Esperanto ekde 1954. Estante sekretario de Hispana Esperanto-Federacio kaj redaktoro de ties Boletín inter 1962 kaj 1970, ŝi fondis la bibliotekon kaj eldonan fakon de HEF. En 1968 ŝi kunorganizis la 53-an Universalan Kongreson de Esperanto en Madrido. Inter 1976 kaj 1980 ŝi redaktis Horizonton, organon de Neŭtrala Esperanto-Movado.