Saltu al enhavo

István Csüry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Csüry
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1921 (1921-07-02)
en Micula
Morto 3-an de decembro 1980 (1980-12-03) (59-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1940–1944)
Universitato de Debrecen (–1945) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Bálint Csűry Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

CSÜRY István (ĉuri) estis hungara bibliotekisto naskiĝinta en Mikola la 2-an de julio 1921 kaj mortinta en Debreceno la 3-an de decembro 1980.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Csüry estis ekde 1940 Eötvös-kolegiisto pri hungara kaj germana lingvoj. Li diplomiĝis en 1945 en la universitato de Debreceno pri hungara kaj germana lingvoj, poste doktoriĝis (disertacio: Móricz Zsigmond társadalomszemlélete, Prisocia vidmaniero de Zsigmond Móricz). Li debutis en 1945 en la universitata biblioteko de Debreceno kaj tie laboris ĝis sia morto kiel bibliotekisto, sekciestro, ekde 1956 direktoro, ekde 1977 ĉefdirektoro. Li redaktis la jarlibron Könyv és Könyvtár (1-12., 1958-79).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabó Ervin-memormedalo (1972).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A szocialista könyvtári üzem szervezete és működése (Debrecen, 1954);
  • A nemzeti könyvtári gyűjtés kategóriái (Debrecen, 1967);
  • A munkaszervezés helyzete és problémái a hazai tudományos könyvtárakban (Bp., 1974);
  • Számok a századvégi irodalom társadalomtörténetéhez (Debrecen, 1979).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon