Saltu al enhavo

Ján Valašťan-Dolinský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Valašťan-Dolinský
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1892 (1892-02-15)
en Békéscsaba
Morto 2-an de marto 1965 (1965-03-02) (73-jaraĝa)
en Nitro
Tombo Slovaka nacia tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantoslovaka
Ŝtataneco Hungario
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
verkisto
komponisto
esperantisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ján VALAŠŤAN-DOLINSKÝ estis slovaka esperantisto, instruisto kaj Merita Artisto.

Valašťan-Dolinský naskiĝis la 15-an de februaro 1892 en Hungara reĝlando en Békéscsaba, li mortis la 2-an de marto 1965 en Ĉeĥoslovakio en Nitro.

Valašťan-Dolinský estis aŭtoro de ampleksaj lernolibroj, de "Malgranda vortaro Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta" (1948) kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (1970). Li kontribuis al la Slovaka Antologio (1977) kiel tradukanto. Originalaj poemoj: En Aŭtuno, Rememoro, Profunda Okulparo. Tradukoj: Je la foiro en Detva de Timrava, Adam Šangala de Nádaŝi-Jégé kaj multaj tradukoj de Hviezdoslav.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Ján Valašťan-Dolinský » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»