Saltu al enhavo

J. Edgar Hoover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. Edgar Hoover
Persona informo
John Edgar Hoover
Naskonomo John Edgar Hoover
Naskiĝo 1-an de januaro 1895 (1895-01-01)
en Vaŝingtono
Morto 2-an de majo 1972 (1972-05-02) (77-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis per Spirhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kongresa Tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Georgetown
George Washington University Law School (en) Traduki
Universitato George Washington - Bakalaŭro de Juro, Magistro de Juro
Cardozo Education Campus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo J. Edgar Hoover
Profesio
Okupo oficiro
bibliotekisto
advokato
politikisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Edgar HOOVER ( 1-a de januaro en 1895 en Washington, 2-a de majo en 1972 en Washington) estis fondinto de Federal Bureau of Investigation (FBI) (Federacia Oficejo de Enketado) kaj ties direktoro ĝis sia morto.

John Edgar Hoover en 1961

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hoover vizitis la Universitaton de George Washington en sia hejmurbo, kaj finis ĝin en 1917 per jura diplomo. Li komencis laboron en la usona justic-ministerio kaj baldaŭ iĝis gvidanto de sekcio pri la registrigo de malamikaj eksterlandanoj. En 1919 iĝis li gvidanto de novkreita „General Intelligence Division”.

En 1921 li iris al Bureau of Investigation (BOI), kies direktoro li iĝis en 1924. Tie enkondukis li en 1925 centre administrita kartotekon por fingropremaĵoj. En tempo de Hoover-a ŝanĝo, BOI havis ĉ. 650 kunlaborantojn, inter tiuj 441 agentojn. La Bureau of Investigation (BOI) estis alinomumita en 1935 al Federal Bureau of Investigation (FBI) kaj tiel akiris pluajn rajtojn.

Hoover sukceis konstrui firman potencopozicion per neoficialaj notoj, kolektoj pri personoj de la publikaj aferoj, precipe pri politikistoj. Tio servis ankaŭ protekton de sia potenco. Post lia morto oni limigis la ofic-periodon de direktoroj al 10 jaroj.

Laŭ iuj kritikantoj Hoover estis transvestulo; mokuloj ŝanĝis lian duan antaŭnomon al la (virina) nomo "Edna". Lia sistemo de eblaj ĉantaĝoj tial laŭ la kritikantoj servis ankaŭ por protekti tiun socie ne akceptatan tendencon.

J. Edgar Hoover estis framasono kaj aktiva membro de „Federal Lodge No. 1“ en Vaŝingtono.[1]

Verkoj (kelkaj)[redakti | redakti fonton]

  • Persons in Hiding (1938)
  • Masters of Deceit (1958)
  • A Study of Communism (1962)
  • Crime in the United States (1965)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard G. Powers: Die Macht im Hintergrund: J. Edgar Hoover und das FBI. Kindler-Verlag, München 1988. ISBN 3-463-40088-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]