Saltu al enhavo

James Connolly (atleto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Connolly
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1868 (1868-10-28)
en Bostono
Morto 20-an de januaro 1957 (1957-01-20) (88-jaraĝa)
en Brookline
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Harvard
Harvard School of Engineering and Applied Sciences (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Francis Connolly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo romanisto
longsaltisto
altosaltisto
atleto
politikisto
verkisto
triple jumper (en) Traduki
ĵurnalisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
James Brendan Connolly

James Brendan CONNOLLY (naskiĝis la 28-an de oktobro 1868 en Bostono, Usono; mortis la 20-an de januaro 1957 en Novjorko) estis malpeza atleto el Usono kaj estis en 1896 la unua olimpika venkanto de la novepoko.

Connolly venis el malriĉa irland-devena-usona familio en South Boston (Massachusetts). James Connolly venkis ĉe la Someraj Olimpikoj de 1896 en Ateno la trisalto-komkurson per 13,71 m kaj tiel li iĝis la unu olimpika venkinto de la novepoko.

La usona trisaltisto studis en la Universitato Harvard. Ĉar oni ne promesis liberan tempon, stipendion por partopreni la ludojn, li mem eksiĝis el la universitato. En 1896 li sukcesis en trisalto-konkurso, iĝis dua en altosalto kaj tria en longosalto. En la Olimpikaj ludoj de 1900 li akiris la duan lokon en trisalto, en Parizo. Li partoprenis la intertempajn ludojn en 1906 en Ateno.

Dum la unuaj Olimpikoj, oni ne disdonis ormedalojn por la venkintoj nur arĝentajn. La trie lokumita ricevis nenion.

Li iĝis sub la nomo James B. Connolly sukcesa aŭtoro maristaj historioj. En 1949, en aĝo de 83, li ricevis de sia iama universitato la honordoktoran titolon.

Atingoj/Lokumoj ĉe olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Disĉiplo 1896 1900 1906
Altosalto 2. - -
Longosalto 3. - 27.
Trisalto 1. 2. 18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]